Sinagogo en Tata | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
sinagogo • muzeo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Tata | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 38′ 47″ N, 18° 18′ 59″ O (mapo)47.64635856520618.316456720001Koordinatoj: 47° 38′ 47″ N, 18° 18′ 59″ O (mapo) | ||
| |||
La Sinagogo en Tata (Hungario) estas historia monumento, nuntempe muzeo.
.jpg.webp)
Historio
La judoj petis permeson pri sinagogo-renovigo en Tata en 1749, do la sinagogo tiam jam ekzistis kaj ĝi konstruiĝis en nekonata tempo. En 1861 denove renoviĝis la konstruaĵo, ekde tiam estas ĝi videbla laŭ la nuna formo. En 1944 la germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judojn al Aŭŝvico. Ili grandparte pereis, la sinagogo ne estis uzata. En la 1970-aj jaroj la restintaj judoj transdonis la sinagogon al la urbo. La sinagogo trakonstruiĝis interne por esti muzeo. En la konstruaĵo funkcias konstanta ekspozicio pri kopiaj skulptaĵoj de grekoj kaj romianoj. En 2004 en la korto oni metis monumenton pri memore al martiroj de ĉiuj tempoj.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola laŭ placo en la urbo. Ĝi havas duklinan tegmenton, tial la supra parto de la fasado estas triangulo. Antaŭ la fasado estas algluebla malgranda parto kun pli malgranda triangula formo, kie fenestrorozo estas videbla.