Sinagogo de Pécs | ||||
---|---|---|---|---|
![]() | ||||
sinagogo | ||||
Bazaj datoj | ||||
Konstrustilo | romantikismo vd | |||
Arkitekto | Károly Gerster • Frigyes Feszl • Lipót Kauser vd | |||
Estiĝo | 1865 | |||
Lando | Hungario vd | |||
Situo | Pécs | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 46° 4′ 27″ N, 18° 13′ 52″ O (mapo)46.0741818.231077Koordinatoj: 46° 4′ 27″ N, 18° 13′ 52″ O (mapo) | |||
| ||||
La Sinagogo en Pécs estas romantikisma konstruaĵo de Pécs. Ĝi estas la plej granda sinagogo de Transdanubio.
![](../I/Pecs_-_Synagogue_before_concert_2009_Hungary.jpg.webp)
Historio
Jam dum dominado de turkoj ankaŭ judoj vivis en Pécs, sed post 1692 la judoj rajtis loĝi ekster la urbomuroj. La cirkonstancoj ŝanĝiĝis dum regado de Jozefo la 2-a. Baldaŭe en 1843 la judoj jam havis preĝdomon. Ili konstruis imponan sinagogon en 1869, la ĉefa arkitekto estis Frigyes Feszl. Dum la 2-a mondmilito la judaro grandparte estis mortigita kaj survivintoj fuĝis, la sinagogo apenaŭ estis uzata. En la 1980-aj jaroj renoviĝo komenciĝis.
La konstruaĵo situas sola kaj ĝi estas Monumento historia. Escepte vintron ĝi estas vizitebla. Ekstere sur la muro estas memortabulo pri 92 falintoj dum la 1-a mondmilito.
Famuloj, kiuj ligiĝas al la sinagogo estas matematikisto Lipót Fejér kaj József Angster, kiu en Pécs fondis fabrikon pri orgenoj kaj lia unua produkto funkcias en tiu sinagogo.