La kapdoloro estas unu el plej oftaj simptomoj.

Simptomo estas subjektiva manifestado de malsano aŭ patologia stato, tiel esprimata de la paciento. Ĝi tre malsamas de homo al homo kaj eĉ de kulturo al kulturo. Ĝenerale la simptomoj estas multaj. Ekzemple: laciĝo, doloro, naŭzo, tuso, ktp.

Oni povas disigi ilin de signaloj, kiuj estas objektive mezurataj de la kuracisto kiel la sangopremo la aspekto de la retino, la korbatado, la febro ktp, sed ankaŭ tiuj signaloj estas ofte nomataj "simptomoj" ĉefe en nescienca medio. Pri ĉiu malsano estas aro da simptomoj, kiu nomiĝas sindromo.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.