La termino simpatio derivas el la greka (συμπάθεια, [sympatheia]), nome vorto komponita de συν πάθος kaj συμπαθος, laŭvorte, «kunsuferi», «trakti emocie». La solidareco kaj la empatio montritaj en tiu trajto kiu karakterizas kelkajn, estas manifestataj al unu aŭ pliaj personoj, kun emocioj kiaj la ĝojo, la sufero, la ploro aŭ la libido. La simpatio karakteriziĝas ankaŭ pro la agrableco kaj la sentiveco.
La solidareco naskiĝas kiam la sentoj aŭ emocioj de unu persono okazigas similajn sentojn en alia, per la kreo de animstato de kunhavita sento.
Oni difinas simpation kiel la kapablo percepti kaj senti rekte, tiele ke oni spertas kaj sentas la emociojn kiel alia persono. La simpatio implicas afinecon, klinon reciprokan kaj afablecon.
Laŭ PIV simpatio estas reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj ks [kaj simile] kaj favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas.
En politiko aŭ pri ideologioj oni povas uzi metafore simpation por klino al iu tendenco, ekzemple simpatianto de maldkestro.
La kontraŭo de simpatio nomatas antipatio, pure subjektiva kaj emocia malŝato.