
La simpata nerva sistemo havas efikon sur multaj organoj

La nervozado de la simpata nerva sistemo
La simpata nerva sistemo estas parto de la aŭtonoma nerva sistemo, kiel la parasimpata nerva sistemo. Ĝi responsas pri multaj nekonsciaj procezoj de la korpo, kaj havas multajn efikojn sur organoj, kiuj estas resumataj per batali aŭ fuĝi, dum la parasimpata nerva sistemo, kiu ofte donas malajn rezultojn, estas resumata per ripozi kaj digesti.
Funkcioj
Organo | Efiko |
---|---|
Okulo | Pligrandigo de la pupilo |
Koro | Plirapidigo kaj plifortigo de kunpremoj |
Pulmoj | Plilarĝigo de bronketoj |
Sangaj vaskuloj | Plilarĝiĝo en skeletaj muskoloj (ĉe bestoj)[1] |
Mallarĝiĝo en stomakintestaj organoj | |
Ŝvitoglandoj | Pliigo de elkreado de ŝvito |
Digesta vojo | Malpliigo de peristalto |
Renoj | Pliigo de elkreado de renino |
Peniso | Malpliigo de sangpleniĝo |
Spermodukto | Pliigo de elkreado antaŭ ejakulo |
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Jänig, Wilfrid. (2006) The integrative action of the autonomic nervous system : neurobiology of homeostasis. Kembriĝo: UK, p. 132–135. ISBN 9780521845182.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.