Simon Baker | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de julio 1969 (54-jaraĝa) en Launceston | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstralio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Nova Sud-Kimrio • Ballina High School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rebecca Rigg vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • mentalist • filmaktoro • televida aktoro • filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1988– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Simon BAKER (Simon Baker Denny, Denny Baker, Simon Denny; 30-an de julio 1969 en Launceston, Tasmanio) estas aŭstrala aktoro.
Biografio
Lia patrino Elizabeth Labberton estis instruistino de la angla lingvo en mezlernejo. Lia patro laboris kiel dommajstro kaj mekanikisto. La gepatroj divorcis frue kaj la patrino denove geedziĝis. Li havas fratinon kaj tri pli junajn gefratojn. Post fino de la mezlernejo, li komencis laborkurson por iĝi malsanula flegisto, sed li rompis jam fure la studon.
Kiel aktoro, li ludis unuafoje en 1992. Post ludo en diversaj televidaj serioj, inter ili en la aŭstrala soapopero Home and Away, serio Heartbreak High, ricevis li aŭstralian televidan premion Logie Award pro ludo en E Street, en kategorio „Plej ŝatata junaktoro“ (Most Popular New Talent).
Li ludis en 1997 rolon en filmo L.A. Confidential (reĝisoris Curtis Hanson), kio alportis por li konatecon. Tion sekvis pliaj filmoj, kiel Ride with the Devil (1999), Red Planet (2000), The Ring 2 kaj Land of the Dead. En la televidaj serioj The Guardian kaj The Mentalist, li transprenis eĉ la ĉefrolon. Por la lasta serio, ricevis li en 2009 Emmy-kandidatigon. Li estis kandidigita en 2010 por Golden Globe kiel Plej bona seria ĉefrolanto kaj ankaŭ por Screen Actors Guild Award kiel Plej bona aktoro en televida serio.
Simon Baker geedziĝis kun aktorino Rebecca Rigg, kun kiu ili havas tri infanojn.
Filmaro (elekto)
![](../I/Simon_Baker_2013_1.jpg.webp)
|
|