Simoizo | |
---|---|
Oceanido | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Oceano |
Patrino | Tetiso |
Infanoj | Astyoche • Hieromneme |
Laŭ la helena mitologio, Simoizo (el la greka Σιμόεις) estis riverdio en Troado (Frigio). Li estis personigo de la nuntempa Dümruk Su (Turkio), kiu naskiĝas en Monto Ido kaj alfluas en la riveron Skamandro, sur ebenaĵo proksima al Trojo[1].
Kiel la plejparto de la riveroj, li estis filo de la getitanoj Oceano kaj Tetiso[2]. Vergilio kromnomis lin «la rapida»[3], ĉar verŝajne ĝi estis simpla torento kiu sekiĝis dumsomere[4]. La rivero Simoizo aperas ankaŭ en poemo de Charles Baudelaire titolita Le Cygne (la cigno).
Simoizo estis konata ĉar ĉe ĝia bordo Afrodito naskis Eneon[5]. Li estis ankaŭ menciita plurfoje en Iliado, de Homero[6]. La Mitologia biblioteko atribuas du filinojn al li, nomiĝintajn Astioĥo kaj Hieromnemo[7], kiuj aliĝis al la troja reĝfamilio per edziniĝo al la princoj Eriĥtonio[8] kaj Asarako[9], respektive. Laŭ Kinto el Smirno, li estis ankaŭ la patro de la tiel nomataj trojaj nimfoj[10].
La rilato de Simoizo, kiel loka rivero, al la reĝa dinastio de Trojo aperis multfoje en la mitaro. Dardano, la unua reĝo de la urbo, oferis sian unue tranĉitan hartufon al Simoizo[11], rito ofte ripetata en fondomitoj por pravigi la dian konsenton kun la regado de ĉiu dinastio. Aldone, lia sukcedanto Eriĥtonio nur rajtis akiri la tronon post edziĝo al la filino de la rivero kaj patriĝo de Troso, tiu, kiu donis sian nomon al la reĝlando[7].
Simoizo en la Troja milito
Kvankam Apolono kaj Pozidono devojigis la kursadon de ĉiuj riveroj de la areo, Simoizo inkludite, dum naŭ tagoj en klopodo faligi la muregojn de Trojo per inundo[12], Simoizo intervenis en la Troja milito apogante la trojanojn[13]. Pro tio, kiam sia frato Skamandro petis helpon por droni Aĥilon, Simoizo alportis sian fluadon, kaj nur cesis interveni post la minacoj de Hero, Pozidono kaj Hefesto[14]. Tiu lasta okazigis fajregon kiu sekigis la tutan areon kaj preskaŭ boligis la lokajn akvofluojn, ĝis la rifuzo de la respektivaj oceanidoj plu interveni en la milito. Malgraŭ tio, Simoizo kreskigadis ambrozion per sia akvo, por tiel manĝigi la ĉevalojn de Ateno kaj Hero dum la sieĝo[15].
Multaj fontoj priskribas la funebron de Simoizo kaj siaj filinoj pro la partopreno de tiom da junuloj en la milito[16], unue, kaj pro la fina detruo de la urbo, poste[17]. Li klopodis eviti ĝin, kaj kune kun Skamandro kriadis kiam la trojanoj naive enirigis la trojan ĉevalon, sed timego al ebla puno fare de Hero silentigis ilin[18].
Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Trojo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
Eksteraj ligiloj
Kategorio:Notoj kaj referencoj
- ↑ Vergilio. Eneado, 5.261.
- ↑ Heziodo. Teogonio, 342.
- ↑ Vergilio. Eneado, 1.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 13.
- ↑ François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
- ↑ Homero. Iliado, 4.475; 5.773-777; 6.4; 12.17-33; 20.53.
- 1 2 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.2.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.140.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.141.
- ↑ Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 11.245 kaj 14.17.
- ↑ Nono. Dyonisiaca, 3.345.
- ↑ Homero. Iliado, 12.18.
- ↑ Homero. Iliado, 20.73-74 kaj 21.
- ↑ Homero. Iliado, 21.305.
- ↑ Homero. Iliado, 5.733 kaj sekv.
- ↑ Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 14.71 kaj sekv.
- ↑ Trifiodoro. Konkero de Iliono, 683 kaj sekv.
- ↑ Trifiodoro. Konkero de Iliono, 322 kaj sekv.