Simfonikantato estas nomo por muzikaj verkoj, kiuj kombinas la formon de la simfonio kun tiu de la kantato (soloa kaj/aŭ ĥorkantado), precipe en la romantisma muziko.
Famaj ekzemploj por simfonikantatoj estas:
- Ludwig van Beethoven: 9-a simfonio kun la finalĥoraĵo Odo al la ĝojo
- Felix Mendelssohn Bartholdy: 2-a simfonio „laŭdokanto“
- Asger Hamerik: 7-a simfonio
- Gustav Mahler: 2-a, 3-a, 4-a kaj 8-a simfonio samkiel Das Lied von der Erde (La kanto pri la tero)
- Aleksandr Skrjabin: 1-a simfonio
- Dmitrij Ŝostakoviĉ: 2. („Al la oktobro“), 3. („Al la 1-a de majo“), 13. („Babij Jar“) kaj 14-a simfonio
- Igor Stravinski: psalmosimfonio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.