Simferopola distrikto
Distrikto
Blazono
raion of Ukraine municipa distrikto raion of the Soviet Union raion of Crimea [+]

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboSimferopolo
- koordinatoj45° N, 34° O (mapo)44.9519444434.10222222Koordinatoj: 45° N, 34° O (mapo)
Areo1 753 km² (175 300 ha) [+]

Loĝantaro160 772 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco91,71 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Simferopola distrikto (Tero)
Simferopola distrikto (Tero)

Simferopola distrikto (Krimeo)
Simferopola distrikto (Krimeo)
DEC
Simferopola distrikto
Simferopola distrikto

Map
Simferopola distrikto

Vikimedia Komunejo:  Simferopol Raion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Simferopola distrikto
ruse Симферопольский район
ukraine Сімферопольський район
krime-tatare Aqmescit rayonı

raion of Ukraine municipa distrikto raion of the Soviet Union raion of Crimea
La centro: Simferopolo
Areo: 1 753 km2
Loĝantaro: 149 253 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 85,14 hom/km2
Telefon-kodo: +380-652
En la regiono estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
3
92
12
Simferopola distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 

Simferopola distrikto (ruse Симферопольский район, ukraine Сімферопольський район, krime-tatare Aqmescit rayonı) estas unu el la administraj subdividoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La distrikto situas en la centra parto de la Krimea duoninsulo, okcidente havas mallongan maran bordon ĉe la loĝloko Nikolajevko. La ĉefurbo de la distrikto estas Simferopolo, tamen la urbo mem ne estas parto de la regiono (ĝi formas propran urban municipon).

Geografie la nordan parton de la regiono okupas la stepoj, dum la sud-orienta parto estas okupita de la norda montoĉeno de la Krimea montaro. Kompare al la aliaj kamparaj regionoj de Krimeo la Simferopola regiono havas tre grandan loĝantar-denson. Ekonomie la regiono estas plejparte agrikultura (agrokultivado, besto-bredado, vinber-kultivado ktp); nur Simferopolo mem estas signifa industria loko.

Tra la regiono pasas la fervoja linio Sebastopolo-Simferopolo-Ĝankojo kaj kelkaj gravaj aŭtovojoj (Jalto-Simferopolo, Sebastopolo-Ĥarkovo, Simferopolo-Eŭpatorio kaj Simferopolo-Teodozio). Apud Simferopolo troviĝas Internacia flughaveno Simferopol, la sola civila flughaveno en Krimeo.

Konsisto de la regiono

La Simferopola regiono konsistas el 22 komunumoj, kiuj unuigas 3 urbotipajn loĝlokojn (Gvardejsko, Molodeĵno kaj Nikolajevko) kaj 104 vilaĝ(et)ojn. La urbo Simferopolo, kiu estas centro de la regiono, mem ne apartenas al ĝi.

Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kun ties loĝlokoj. La nomoj de la vilaĝ(et)oj, kiuj ne estas plene esperantigitaj, aperas kursive. Parenteze aperas la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1948.

  • Donska komunumo:
    • Donskoje (Kerneüç)
    • Davidovo (Şeyhköy)
    • Dmitrovo (Qalmuq Qara)
    • Kljonovka (Tuvataj)
    • Niĵnekurgannoje (Aşağı Asma)
    • Spokojnoje (Dermenci)
    • Verĥnekurgannoje (Yuqarı Asma)
  • Gvardejska komunumo:
    • Gvardejsko (Sarabuz)
    • Krasnaja Zorjka (Qaraç Qañğıl)
    • Malenkoje (Kiçkine)
    • Sofijevka
  • Ĵuravlevka komunumo:
    • Ĵuravljovka (Miñlerçik)
    • Storoĵevoje (Azat)
    • Sumskoje (Kelembet)
  • Kolĉugina komunumo:
    • Kolĉugino (Bulğanaq)
    • Prudovoje
    • Ravnopolje (Cav Cürek)
  • Mirna komunumo:
    • Mirnoje
    • Beloglinka (Aqtaçı Qıyat)
    • Gruŝevoje
  • Molodeĵna komunumo:
  • Nikolajevka komunumo:
    • Nikolajevko
    • Aleksandrovka
    • Kluĉevoje (Qaraçora)
    • Petrovka (Cabaş)
    • Razdolje (Dört Kül)
    • Teplovka (Kün Tuvğan)
    • Vinnicköye
  • Novoandrejevka komunumo:
    • Novoandrejevka (Çelle)
    • Ĥaritonovka (Acı Keç)
    • Suĥoreĉje (Cağa Mamış)
  • Novoselovka komunumo:
    • Novosjolovka.
  • Pervomajska komunumo:
    • Pervomajskoje (Bey Tanış)
    • Ĉajkino (Çüyke)
    • Krasnoje (Çolğarı)
  • Poĵarska komunumo:
    • Poĵarskoje (Bulğanaq Badraq)
    • Demjanovka
    • Lekarstvennoje (Ağaç Eli)
    • Vodnoje (Qoyaş)
  • Rodnikova komunumo:
    • Rodnikovo (Qulçuq)
    • Arkadjevka (Taqıl)
    • Kubanskoje (Taqıl Cabanaq)
    • Kurgannoje (Ulu Çoqraq)
    • Novij Mir
    • Ŝafrannoje (Qart Mışıq)
  • Skvorcova komunumo:
    • Skvorcovo (Eski Lez)
    • Kolodeznoje (Üç Quyu Tarhan)
    • Meĵgornoje (Yañı Lez)
    • Peredovoje.
  • Ŝiroka komunumo:
    • Ŝirokoje (Qıyat)
    • Divnoje (Qazançı)
    • Kuprino (Uzqastı)
    • Proljotnoje
  • Ŝkolna komunumo:
    • Ŝkolnoje
  • Ukromna komunumo:
    • Ukromnoje (Yañı Sarabuz)
    • Sovĥoznoje (Temir Ağa)
  • Uroĵajna komunumo:
    • Uroĵajnoje (Çoyunçı)
    • Ĵivopisnoje (Beke Eli)


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko Molodeĵno Nikolajevko

Vilaĝoj:

Akropolo Aleksandrovka Anajurto Andrusovo Arkadjevka Beloglinka Ĉajkino Ĉajkovsko Ĉistenko Demjanovka Denisovko Divnoje Dmitrovo Dobro Donskoje Druĵno Dubko Fersmanovo Fontano Gruŝevo Ĥaritonovka Ivanovko Ĵivopisnoje Ĵuravljovka Kamiŝinko Kaŝtanovo Kizilovo Kljonovka Klinovko Kluĉevoje Kluĉo Kolĉugino Kolodeznoje Konstantinovko Krasnaja Zorjka Krasnoje Krasnoleso Krasnovko Kubanskoje Kuprino Kurgannoje Lazarevko Lekarstvennoje Lesnoselo Levadko Lozovo Mazanko Malenkoje Meĵgornoje Mirnoje Moloĉno Mramorno Niĵnekurgannoje Novij Mir Novij Sad Novoandrejevka Novonikolajevko Novosjolovka Novozburjevko Obrivo Opuŝko Partizansko Peredovoje Perevalno Perovo Pervomajskoje Petropavlovko Petrovka Pionersko Poĵarskoje Privolno Proljotnoje Prudovoje Ravnopolje Radzolje Rodnikovoje Skvorcovo Sofijevka Solneĉnoje Solovjovko Sovĥoznoje Spokojnoje Storoĵevoje Strogonovko Suĥoreĉje Sumskoje Ŝafrannoje Ŝirokoje Teplo Teplovka Topolno Triprudno Trudolubovo Trudovo Ukrainko Ukromnoje Uroĵajnoje Verĥnekurgannoje Veselo Vinnickoje Vodnoje Zaleso Zareĉno

Loĝloketoj

Ajkavano Davidovo Ŝkolnoje

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.