Simeria | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | Hunedoara | ||||
Alinome | Piskitelep (hungare) | ||||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||||
Situo | 45° 51′ N, 23° 1′ O (mapo)45.85111111111123.013333333333Koordinatoj: 45° 51′ N, 23° 1′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 201 m | ||||
Poŝtkodo | 335900 | ||||
Loĝantaro | 12,556 (en 2011; 13.566 en 2009) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 87665 | ||||
Simeria [simerija] (hungare Piskitelep [piŝkitelep], Piski [piŝki]; germane Fischdorf) estas urbo en Rumanio, sur la bordo de la rivero Mureș, sudoriente de Deva. Administre apartenas al ĝi Bârcea Mare, Cărpiniș, Sântandrei, Săulești, Simeria Veche kaj Uroi.[1][2]
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3099 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 11946 (rumanoj, 4 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1276, sed nur en la 19-a jarcento ĝi atingis signifon, precipe kiel fervoja nodo.
Simeria estas fervoja nodo (Arad-Alba Iulia; Hunedoara-Petroșani). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad). La nuntempa Simeria estiĝis per unuiĝo kun Simeria Veche, Uroi, Cărpiniș, Săulești, Biscaria.
La nomo Simeria etimologie deriviĝas de Sankta Maria.
Famaj loĝantoj
- Ibolya B. Kőrössy (n. 23-a de marto 1928): tekstilartistino.
- György Bánfyy, grafo (24-a de decembro 1746 – Kolozsvár, 5-a de julio 1822): gubernatoro de Transilvanio
- Ábrahám Barcsay (2-a de februaro 1742 – Csóra, 3-a de marto 1806): poeto, korpgardistoficiro.
- László Barcsai (?, 1772 – Piski, 5-a de septembro 1814): subprefekto de departamento Hunyad, poste ĉefjuĝisto
- Ilona Dajbukát (14-a de novembro 1892 – Budapest, 22-a de januaro 1976): aktorino, laŭreatino de titolo meritartisto (1964).
- Dan Bimbea (n. 29-a de januaro 1941): pentristo.
- Bujor Dânșorean (14-a de januaro 1939): muzikkritikisto, muzikologo.
- Béla Fáy: grandbienulo, la iama posedanto de la loka kastelo
- Ferenc Feketehalmy-Czeydner (Piski, 22-a de novembro 1890 – Zsablya, 5-a de novembro 1946): oficiro, militkrimulo.
- Adriana Grand (n. 28-a de januaro 1960): grafikistino, scenej- kaj kostumdizajnistino
- Ferenc Ottrok (1911-1972): operkantisto.
- Károly Szász (28-a de aprilo 1915 – Târgu Mureș, 16-a de aŭgusto 1989) muzikologo, primuzika verkisto
- Margit Timkó (1906-1988): pianistino.
- Sigismund Toduță (17-a de majo 1908 – Kluĵo, 4-a de julio 1991): komponisto.
- Zoltan Terner (n. 13-a de septembro 1932): filmreĝisoro, poeto, eseisto.[3][4]
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Urbestra retejo
- Kastelo Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Situo en la distrikto
- La urba blazono
- La urbocentro
|