Silvio Pellico | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Silvio Pellico | ||
Naskiĝo | 24-an de junio 1789 en Saluzzo, Reĝlando Sardio | |
Morto | 31-an de januaro 1854 (64-jaraĝa) en Torino, Reĝlando Sardio | |
Tombo | Monumenta Tombejo de Torino vd | |
Etno | Italoj vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Sardio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • poeto • dramaturgo • instruisto • ĵurnalisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | My Prisons ❦ Sir Thomas More ❦ Francesca da Rimini ❦ Eufemio da Messina ❦ Ester d'Engaddi ❦ Iginia d'Asti ❦ Gismonda da Mendrisio ❦ Herodias ❦ Manfred ❦ Leoniero da Dertona ❦ Poesie inedite vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Silvio Pellico (Saluzzo, 1789 — Torino, 31-an de januaro 1854) estis itala verkisto.
Biografio
Post la lernojaroj, li vojaĝis al Lyon, Francio, por komercaj aktivaĵoj. Reire al Italio en 1809, kaj ekloĝis en Milano. Li konatiĝis kun poeto Vincezo Monti kaj kun la verkisto Niccolò Foscolo, pli konata laŭ la nomo Ugo Foscolo. Ekde 1812 li komencis verki, aparte por teatro. Liaj teatraĵoj estis inspiritaj de la klasika tragedio, sed pli forte ligitaj al romantika enhavo.
Lia liberala kaj respublika sinteno kondukis lin al prizono en 1820, pro akuzo aparteni al la movado Karbonarismo. Li estis kondamnita al mortopuno sed la puno estis transformita al trudlaboro dum 15 jaroj, kiun li devis travivi en la Fortikaĵo de Špilberk (Moravio). La imperiestro lin pardonis kaj li estis liberigita en 1830.
En Torino li restis dum iom da tempo ĉe Palazzo Barolo kiel gasto, Pellico tute forlasis siajn politikajn kaj eĉ beletrajn aktivaĵojn. Markizino Barolo sukcesis por li laborpostenon kiel bibliotekisto. Li tamen neniam forgesis siajn prizonulajn spertojn, redonitajn en lia plej notinda libro, nome Le mie prigioni (Miaj prizonoj), de 1832.
Verkoj
En Esperanto aperis
Pri la devoj de l' Homoj.' Esperanta traduko de D-ro A. Tellini. Eldonita de A. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1922. 94 paĝoj: 12 x 16 cm.
|