Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Silviedoj
Sylvia atricapilla)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Vigors, 1825

Vidu tekston.

Sinonimoj

Paradoxornithidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
Ilustraĵo de diversaj specioj

La familio de Silviedoj estas familio de malgranda paserinaj birdoj; ankaŭ la nomoj de silvioj (kvankam propra de la tipa genro) aŭ veraj silvioj povus taŭgi por la membroj de la familio. La Silviedoj povas ekzisti kiel reproduktantaj specioj en Eŭropo, en Azio kaj je malplia etendo en Afriko. Nur unu specio, la Ĥameo estas indiĝena de Ameriko. Plej parto de birdoj de moderklimataj regionoj estas tre migrantaj, kaj vintrumas en Afriko aŭ en tropika Azio. Multaj estas lertaj kantobirdoj, kvankam eble ne tiom kiom filoskopoj aŭ kelkaj turdoj.

Karakteroj

Plej parto de silviedoj estas ĝenerale de nedistinga aspekto, kvankam kelkaj aziaj specioj estas tre markataj. Ambaŭ seksoj estas plej ofte identaj, sed ankaŭ povas esti klare distingaj, ĉefe en la genro Sylvia kie estas evidentaj kazoj de seksa duformismo. Ili estas malgrandaj al mezgrandaj, varie el 9 al 16 cm longaj, kun mallongaj, pintafinaj bekoj. Preskaŭ ĉiuj specioj estas ĉefe insektovoraj, kvankam kelkaj manĝas ankaŭ fruktojn, nektaron, aŭ malgrandajn semojn.[1]

Plej parto de la specioj estas monogamaj kaj konstruas simplan, tasforman neston en densa vegetaĵaro. La inoj demetas el 2 al 6 ovojn je ĉiu ovodemetado, depende de la specio. Ambaŭ gepatroj kutime helpas en zorgado de idoj, kiuj ekflugas post ĉirkaŭ du semjanoj.[1]

Sistematiko

Fine de la 20a jarcento oni ĉirkaŭkalkulis ke la Silviedoj estas preskaŭ 300 malgrandaj insektovoraj birdospecioj en preskaŭ 50 genroj. Ili estis siavice disigitaj el la familio de Muŝkaptuledoj. Tiu lasta familio utilis plej parton de sia ekzisto kiel rubeja taksono en la historio de ornitologio. Komence de la 20a jarcenturo, preskaŭ ĉiu insektovora kantobirdo de la Malnova Mondo konata por la scienco estis dekomence enmetita tien kaj multaj pluestis tie.

Nur post la mezo de la 20a jarcenturo komencis la dismuntado de la "tut-Muscicapidae". Tamen la silviedoj restis granda familio, kun malmulta klara bildo de rilatoj rekonebla. Kvankam ne tiom diversaj kiom la Timaliedoj (alia "rubeja taksono" enhavanta pli da turdecaj formoj), la limoj inter la iamaj "tut-Muscicapidae" estis tre svagitaj. La ĉefe suda familio de Cistikoledoj estis tradicie inkludata en la Silviedoj. La Regoledoj, malgranda genro en monotipa familio de Regulidae, estis ankaŭ ofte enmetita en tiu familio. La American Ornithologists' Union inkludas la Polioptiledojn, kiel subfamilio Polioptilenoj, en la Silviedoj.[2]

Sibley & Ahlquist (1990) unuigis la silviojn kun la filoskopojn kaj aliajn taksonojn en superfamilio Sylvioidea kiel rezulto de studoj per Hibridado DNA-DNA. Tio pruvis, ke la Muŝkaptuledoj kiel estis konsiderataj dekomence estis forma taksono kiu kolektis tute nerilatajn kantobirdojn. Sekve, la monofilio de la individuaj stirpoj de kantobirdoj estis de si mem pli kaj pli pridemandata.

Pli ĵuse, analizoj de DNA havigis informon pri la Sylvioidea. Kutime la konsidero de la klado estis ege miskalkulita kaj nur unu aŭ du specimenoj estis ekzamenataj por ĉiu supozebla "familio". Malgrandaj aŭ malmulte konataj grupoj kiaj la paradoksornitedoj estis flankelasataj entute (ekz. Ericson & Johansson 2003, Barker et al. 2004). Tio povus konfirmi nur ke la Cistikoledoj estis ja distingaj, kaj sugestis, ke la Piknonotedoj (Pycnonotidae) estis ŝajne la plej proksimaj parencoj de grupo enhavanta la Silviedojn, la Timaliedojn, Cistikoledojn kaj la blankokulojn (Zosteropedoj).

En 2003 studo pri la rilatoj de Timaliedoj (Cibois 2003a) uzante ĉiujn eblajn analizojn per DNA indikis, ke la Silviedoj kaj la Timaliedoj ne estis reciproke monofiletikaj unuj de la aliaj. Krome, Sylvia, la tipa genro de la Silviedoj, rezultis pli proksimaj al taksonoj kiaj la Flavokula silvio (Chrysomma sinense) (tradicie konsiderata netipa timaliedo) kaj la Ĥameo (Chamaea fasciata), enigma specio ĝenerale konsiderata la ununura silviedo de Ameriko. La paradoksitoj, iam konsiderataj kiel familio Paradoksornitedoj de neklaraj aliĝintoj estis ankaŭ parto de ŝajne tre distinga klado.

Cibois sugestis, ke la Silviedoj estu oficiale forigitaj fare de la ICZN kiel taksono kaj la genro Sylvia estu merĝita en la Timaliedoj (Cibois 2003b), sed duboj restis. La preciza etendo de la grupoj koncernataj necesigas studojn de pli ampleksa gamo de taksonoj. Tio estis komencata de Beresford et al. (2005) kaj Alström et al. (2006). Ili determinis, ke fine de la 20a jarcento la Silviedoj unuigis almenaŭ 4, sed probable ĝis 7 distingajn stirpojn. Kelkaj fakuloj proponas la kreadon de kelkaj novaj familioj (Filoskopedoj, Ĉetiedoj, Akrocefaledoj, Megaluredoj) por pli taŭge speguli la evoluan historion de la silvieda grupo.

La Silviedoj, siavice, ricevas kelkajn taksonojn el aliaj familioj. Tiele la nune monofiletika familio malpliiĝis je preskaŭ 80%, nuntempe enhavante 55 speciojn en 10 genroj almenaŭ. Plej verŝajne post postaj studoj aliaj taksonoj el tiuj kiuj estas ankoraŭ incertae sedis inter la iamaj enhavoj, el Timaliedoj, Cistikolenoj, aŭ eĉ la Muŝkaptuledoj devus esti translokigitaj al tiu grupo.

Specioj

Familio Silviedoj sensu stricto (ĝustasence)

Silvioj kaj paradoksornitoj. Tre diversa grupo de malgrandaj taksonoj kun longecaj vostoj. Ĉefe en Azio, iom malpli en Afriko. Malmultaj en Eŭropo; nur unu monotipa genro en okcidenta marbordo de Nordameriko.

Genro Sylvia - tipaj silvioj (ĉirkaŭ 20 specioj). Parafiletika aŭ enhavas Parisoma Moderklimata eŭrazia superspecio (" grupo atricapilla-borin")

Orfeosilvio (Sylvia hortensis)

Superspecio Parisoma

Klado curruca

Grupigo communis-melanocephala

Chrysomma sinense, la Flavokula silvio estas silviedo tre rilata al la paradoksornitoj.

Movigita al la familio Timaliedoj

Movigitaj al la familio Cistikoledoj

Movigitaj al la familio Akrocefaledoj

Flava hipolao, Hippolais icterina

Marĉo- kaj arbo- silviojakrocefaledaj silvioj. Kutime grandaj silvioj, plej parto estas olivecbrunaj supre kun multe da flavo al sablokolora sube. Kutime en malferma arbaro, kanejoj aŭ altaj herbejoj. Ĉefe en suda Azio al okcidenta Eŭropo kaj ĉirkaŭe ĝis la Pacifiko, kelkaj en Afriko. La genrolimoj bezonas reviziojn; ĉu plej parto de specioj estos movigitaj al Acrocephalus, aŭ tiu lasta disigita ankoraŭ ne estas sufiĉa kono.

Movigitaj al Malagasaj silvioj

Vidu Cibois et al. (2001)

Movigitaj al la familio Megaluredoj

La specio de Novzelando KōtātāMātātā, la Punktosilvio, probable apartenas al la Megaluredoj

La megaluredaj silvioj estas mezgrandaj kaj kutime longvostaj specioj; foje tre markataj sed ĝenerale tre sablokoloraj. Ofte manĝas surgrunde. De Eŭrazio kaj Aŭstralazia regiono, centre ĉirkaŭ la Hinda Oceano; eble ankaŭ unu specio en Sudameriko. Ne klara klado kiu postulas pluan studon.

Movigitaj al la familio Ĉetiedoj

La ĉetiedoj estas alia grupo de ĝenerale tre sablokoloraj specioj, ĝenerale iom pli malgrandaj kaj mallongvostaj ol la Megaluredoj. Kutime ĉe arbustaroj kaj subkreskaĵaroj. Kontinenta Azio, kaj najbaraj regionoj, kun teritorioj en Afriko kaj suda Eŭropo.

Uguisu (鶯), la Japana ĉetio (Cettia diphone).

Referencoj

  1. 1 2 Perrins, C.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 192–194. ISBN 1-85391-186-0.
  2. AOU: Listo de Nordamerikaj Birdoj Arkivigite je 2007-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Sefc, K. M., Payne, R. B., & Sorenson, M. D. (2003). Phylogenetic relationships of African sunbird-like warblers: Moho Hypergerus atriceps, Green Hylia Hylia prasina and Tit-hylia Pholidornis rushiae. The Ostrich 74: 8-17.
Oligura
Filoskopoj Phylloscopus
Fitisofiloskopo Phylloscopus trochilus
Frua filoskopo aŭ Ĉifĉafo Phylloscopus collybita
Arbarfiloskopo (kantante per trilo plirapidiĝanta) Phylloscopus sibilatrix
Bruna filoskopo Phylloscopus fuscatus
Salikfiloskopo Phylloscopus schwarzi
Montfitiso Phylloscopus bonelli
Flavbrova filoskopo Phylloscopus inornatus
Norda filoskopo Phylloscopus borealis
Verda filoskopo Phylloscopus trochiloides
Regolfiloskopo Phylloscopus proregulus
Seicercus
Leptopoecile
Sphenoeacus
Sylvietta
Hemitesia
Graueria
Macrosphenus
Randia
Amaurocichla
Eremiornis
Trichocichla
Stenostira
Hyliota
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.