Silvia Salemi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1978 (45-jaraĝa) en Palazzolo Acreide |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • kantisto • komponisto • televida prezentisto • radio-prezentisto |
TTT | |
Retejo | http://www.silviasalemi.com/ |
Silvia SALEMI (naskiĝis la 2-an de aprilo 1978 en Palazzolo Acreide, Sicilio) estas itala kantisto kiu skribas preskaŭ ĉiujn siajn proprajn tekstojn.
Silvia Salemi komencis sian karieron en 1995 kun la venko en la konkurso por junaj talentoj en Castrocaro. La sekvan jaron ŝi unue partoprenis la junulan konkurson de la Festivalo Sanremo, kiun ŝi finis kvina. Ŝi partoprenis la festivalon pliajn tri fojojn en 1997, 1998 kaj 2003. Ŝi estis dua en la 1997-datita konkurado Un disco per l'estate. En 2004 ŝi estis kandidatino pri la itala realeca televidserio Music Farm, en kiu partoprenis aliaj italaj artistoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.