Silueto estas bildo formata de ombro de profila vizaĝo, montranta nur la eksterajn konturojn. Metafore oni nomas silueto vidaĵon de io, kio nete kontrastas el la fono: de tie oni ekvidas la pitoreskan silueton de la urbo. Ankaŭ oni nomas "silueto" bildon kontraŭ forta lumfonto kiu nur permesas vidi konturojn de la sceno.
La vorto silueto devenas de franca ministro Étienne de Silhouette; "Silhouette" mem devenas de la eŭska nomo "Zuloeta" aŭ "Zulueta"[1], t.e. "tru-plena".
Laŭ Francisko Azorín silueto estas Desegnaĵo prezentanta la ombron de la desegnata persono aŭ objekto; profilo de persono aŭ objekto unuforme kolorigita.[2] Li indikas etimologion el propra nomo de franca "Silhouette", (1754ª j.). Kaj li aldonas la terminon silueti, por fari silueton.[3]
La portretaj siluetoj tonditaj sur nigra papero kaŭzis furoreton en Francio dum la mezo de 18-a jarcento kaj la kontraŭuloj de Silhouette moke komparis lian maldikan figuron al tonditaj ombroj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ http://www.etymonline.com/index.php?term=silhouette
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 184.
- ↑ Azorín, samloke.