
Strukturo de polidimetilsiloksano, unu el la plej uzataj silikonoj
Silikonoj (aŭ polisiloksanoj) estas polimeroj entenante silicion kombinatan kun karbo, hidrogeno, oksigeno kaj foje aliaj kemiaj elementoj
Ili presentiĝas sub formo de oleo aŭ graso, ĝelo, elastomero, mastiko, sinteza rezinoj tiel nomataj plastoj.
Ecoj
Silikonoj havas plej karakterajn ecojn:
- Bona elektra izolilo: Laŭ la kemia kompono, la silikonoj povas esti pli malpli izolantaj, do taŭgi por granda gamo da aplikoj.
- Rezisto je varmo (stabileco de la fizikaj ecoj je temperaturoj de −100 °C al +250 °C)
- Netralasiveco kaj rezisto al akvo.
- Rezisto al oksigeno, ozono, ultraviola sunlumo, kiu permesas uzon en domkonstruo kaj aŭtomobila industrio.
- Malgranda kemia reakciemo
- Biologia inerteco: silikonoj havas malgrandan venenecon, sed ne helpas kreskon de bakteriojn nek ŝimoj.
- Tralasiveco al la gasoj; tio, kiu permesas medicinajn aplikojn (bandaĝo, mam-enplantaĵo)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.