- En Kemio, la specoj de silikato estas ligoj inter silicio kaj oksigeno (SixOy) kun unu aŭ pluraj metaloj kaj eventuale ankoraŭ hidroksida jono. Al tio apartenas ankaŭ la saloj de silicio.
- En Mineralogio, la specoj de silikato estas granda grupo da mineraloj, la silikatmineraloj.
La ter-surfaco je pli ol 90 pocentoj konsistas el silikatoj. Plej ofta speco de silikato tie estas feldspato. Aliaj gravaj mineraloj en la ter-surfaco estas glimo, argilo, amfibolo, pirokseno, grenato, olivino kaj diversaj specoj de kvarco.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.