Silfo | |
---|---|
klaso de mitaj estaĵoj | |
Informoj | |
Silfo[1] estas mitologia spirito de aero,[2] elementa feo de aero.[1] La termino originis en la 16a-jarcentaj verkoj de Paracelsus, kiu priskribis silfojn kiel nevideblaj estaĵoj de aero, elementaĵoj el aero.[3]
Ĉar la termino silfo originis ĉe Paracelsus, relative malmultas antaŭ-Paracelsaj legendoj kaj mitologio, kiuj povas esti fidinde asociata kun ĝi, sed grava kvanto da posta literaturo kaj okultismaj verkoj inspiriĝis de tiu ideo. Robert Alfred Vaughan notis ke "la naturaj sed poeziaj fantazioj" de Paracelsus probable faris pli grandan influon super sia epoko kaj postaj ol oni ĝenerale supozas, precipe ĉe la Rozkruculoj, sed ke tra la 18a jarcento ĝi iĝis "maŝinaro por teatraĵoj" kaj "operaj figurantoj kun flugiloj el gazo kaj brilaĵetoj."[4]
Referencoj
- 1 2 PIV - Silfo
- ↑ sylph. Oxford Dictionaries. Oxford Dictionary. Arkivita el la originalo je 2015-07-07. Alirita 11a de Decembro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-07. Alirita 2015-07-07.
- ↑ sylph - definition of sylph. The Free Dictionary. Alirita 11a de Decembro 2013.
- ↑ (September 1856) “Hours with the Mystics”, The Eclectic Magazine of Foreign Literature, Science, and Art 39, p. 36–49.
Literaturo
- Regardie, Israel. (2002) The Golden Dawn: the Original Account of the Teachings, Rites & Ceremonies of the Hermetic Order. Llewellyn Publications. ISBN 9780875426631.
- von Hohenheim (Paracelsus), Theophrast. (1933) Sämtliche Werke: Abt. 1, v. 14, sec. 7, Liber de nymphis, sylphis, pygmaeis et salamandris et de caeteris spiritibus. Munich: Oldenbourg.
- de Montfaucon de Villars, N.. (1913) Comte de Gabalis. London: The Old Bourne Press.
- Pope, Alexander. (2006) The Rape of the Lock, The Broadview Anthology of British Literature.. Broadview Press, p. 443–456.