Silagiu [silaĝu] (hungare: Nagyszilas) estas vilaĝo en Rumanio orient-sudoriente de Timișoara. En 1910 ĝi havis 2 181 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 935 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1462. Ĝia hungara loĝantaro dum la turka submetiĝo pereis kaj loksidiĝis rumanoj. En la 1850-aj jaroj estis koloniigitaj hungaroj. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Temes vármegye). Administre ĝi apartenas al Buziaş.

Fonto

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.