Sigurd Savonius | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1884 en Hämeenlinna |
Morto | 31-an de majo 1931 (46-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Helsinka Universitato de Teknologio |
Okupo | |
Okupo | inventisto • inĝeniero |
Sigurd Johannes SAVONIUS (2-an de novembro 1884 en Hämeenlinna, Finnlando - 1931) estis finna arĥitekto kaj inventisto. Li malkovris en 1924 la t.n. ventoturbinon de Savonius.
Biografio
Savonius studis en Helsinko kaj iĝis diplomita arĥitekto en 1906 en la Helsinka Politeknika Altlernejo. Li okupiĝis en la fruaj 1920-aj jaroj pri kontrolado de la aerfluoj kaj eluzo de la ventoenergio. Li atentis en 1923 pri rotorŝipo de germana Anton Flettner. La ŝipon pelis du fermitaj, rotaciantaj cilindroj, kiujn pelis motoro. La ŝipo moviĝis per la Magnus-efiko. Savonius spekulis, ĉu la ŝipo povus moviĝi nur per helpo de nura ventoenergio, produktita per simila efiko en rotacianta kontruaĵo, sed sen motora helpo.
Li evoluigis en 1924 rotoron, en kiu la cilindro estis malfermita por la fluo. La du kontraŭe starantaj padeloj kaŭzis memrotacion kun granda turnomomanto, uzebla por energia produktado. Simila uzo estis aplikebla kiel ĉe Flettner, sed tie ne gravis la Magnus-efiko.
Tiu inventaĵo estis patentigita en Finnlando (1926) kaj en diversaj aliaj landoj.
Savonius malsaniĝis en majo de 1931 en la ventotunelo, kiun li establis en ejoj de sia entrepreno Savonius & Company en Helsinko. Li mortis pro la tiel estiĝinta pulmito.
Verko
- The wing-rotor in theory and practice
Eksteraj ligiloj
- mallonga biografio en la finna Arkivigite je 2005-03-13 per la retarkivo Wayback Machine