Sigmir (hungare: Szépnyír, germane: Schönbirk, Zippendorf) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 590 loĝantojn (germanoj, ciganoj, rumanoj); en 1992 625 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝia saksa loĝantaro forlasis la vilaĝon en 1944. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód vármegye). Administre ĝi apartenas al Bistriţa.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
- Popolnombrado 2002
- Administra mapo de distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.