Sigismundo Pragano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1907 en Bukareŝto |
Morto | 26-an de novembro 1966 (59-jaraĝa) en Amsterdamo |
Tombo | Westerveld |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Sigismund PRAGER, pli bone konata inter esperantistoj kiel Sigismundo PRAGANO (naskiĝis la 5-an de januaro 1907 en Bukareŝto, mortis la 26-an de novembro 1966 en Amsterdamo) estis rumana esperantisto kaj advokato en Bukareŝto, de 1951 profesoro pri la rumanaj lingvo kaj literaturo kaj pri Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.
Pragano lernis Esperanton en 1923 en kursoj de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu. Ekde tiam li propagandis la lingvon, partoprenis la landan movadon kaj gvidis kursojn. De 1931 li funkciis kiel Cseh-metoda instruisto en Nederlando kaj Anglujo. Post la milito li fariĝis docento de la rumanaj lingvo kaj literaturo kaj de Esperanto en la universitato de Amsterdamo, en kiu li donis la unuan lecionon pri Esperanto la 15-an de novembro 1950[1]. Tie li sukcesis atingi por Esperanto pozicion de samvalora lingvo kiel la naciaj, kiun la lingvostudantoj povas elekti kiel temon por sia ekzamena programo. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (AdE) de ĝia fondiĝo en 1948.
En la -ata/-ita-disputo en AdE de ĉirkaŭ 1960 li estis unu el la gvidantoj de la "atista" tendaro apud Teo Jung kaj Jan Isbrucker.
Pragano tradukis el la rumana literaturo por diversaj Esperanto-gazetoj. En 1928 li aperigis la libron de Eugen Relgis La humanitaristaj principoj kaj la Internacio de la Intetektuloj. En 1932 li tradukis (kun P. Firu) la verkon Rumana Bonhumoro en elektitaj rakontoj, kiu ricevis rekonon kaj monan subvencion de la rumana registaro.
Referencoj
- ↑ " A la venko !: 1078. Esperanto instruata en la Universitato de Amsterdam", en La Praktiko: La gazeto de la mondpopolo n-ro 155-158, 14-a jaro, n-ro 9-12, septembro-decembro 1950, p. 121 ; reproduktita kun la titolo " Tra la Mondo Esperantista : (...) Nederlando ", en Revuo Esperanto Internacia n-ro 542, januaro 1951, p. 4.