Sighișoara | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Urbo (municipego) | |||||
municipo de Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | Mureș | ||||
Alinome | Schäßburg (germane), Segesvár (hungare) | ||||
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő | ||||
Situo | 46° 13′ N, 24° 47′ O (mapo)46.21694444444424.791111111111Koordinatoj: 46° 13′ N, 24° 47′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 380 m | ||||
Poŝtkodo | 545400 | ||||
Loĝantaro | 28,102 (en 2011; 32.304 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 114514 | ||||
Sighișoara [sigiŝŭara] (germane Schäßburg [ŝesburk], hungare Segesvár [ŝegeŝvar]) estas urbo en la distrikto Mureș en Rumanio situanta sur 46° 12′ N 24° 48′ O / 46.200 °N, 24.800 °O (mapo), nordoriente de Mediaș kaj apartenanta al la plej gravaj urboj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Târnava Mare en la Kokel-valo. En Sighișoara naskiĝis Vlad Țepeș.
Al la urbo administre apartenas la vilaĝoj Angofa, Aurel Vlaicu, Hetiur, Rora, Șoromiclea, Venchi kaj Viilor.
Historio
Sighișoara fondiĝis kiel Schäßburg en la dua duono de la 12-a jarcento fare de germanaj koloniantoj. La 31-an de julio en 1849 tie okazis la batalo de Segesvár, en kiu mortis Sándor Petőfi. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő). Troviĝas tie la fama Monta lernejo.
Loĝantaro
La urbo havis en 1910 11 587 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj) kaj 35 305 (rumanoj, 20 % hungaroj, 4 % germanoj) en 1992.
Krom rumanoj, en la urbo vivas hungaroj, ciganoj kaj germanoj.
Gefiloj
- Albert Klein, episkopo luteranisma
- Dieter Schlesak, verkisto
- Edith Konradt, verkistino kaj tradukistino
- Friedrich Teutsch, episkopo
- Georg Daniel Teutsch, episkopo
- Hannelore Baier, ĵurnalistino kaj historiistino
- Hans Otto Roth, politikisto
- Hermann Pitters, eklezihistoriisto
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
- Sighișoara Durabila, organizo por daŭripova politiko rumane
- Situo en la distrikto
- Mezepoka mallarĝa strato
- Strato en la malnova urbo