Tipa pejzaĝo de Sierra de Gata: Rivero, olivmuelejo de Eljas

La montaro Sierra de Gata estas unu de la (sierras en la hispana) montaroj kiuj komponas la ĝeneralan montoĉenon Sistema Central. Ties pintoj markaj la limon inter la provincoj de Cáceres en regiono Ekstremaduro sude (Sierra de Gata) kaj Salamanca norde (El Rebollar). Okcidente limas kun la portugala montaro Serra da Estrela jam en Portugalio. Oriente limas kun la Sierra de Francia; la separo inter ambaŭ montaroj estus la valo formita de la rivero Hurdano.

Geografio

La Sierra de Gata formas separon nature de la suda subaltebenaĵo rilate la nordan subaltebenaĵon de Hispanio, pli precize de Ekstremaduro el Kastilio.

La plej gravaj montopintoj estas la jenaj (de okcidento orienten):

  • Mesas 1.265 m
  • El Espinazo 1.330 m
  • Jálama 1.493 m
  • Jañona 1.367 m
  • Bolla Chica 1.408 m
  • Bolla 1.519 m
  • Arrobuey 1.412 m
  • La Corredera 1.456 m
  • Peña Canchera 1.592 m

Montopasejoj

Tiujn montojn trapasas kelkj montopasejoj, naturaj pasejoj inter ambaŭ altebenaĵoj:

  • Puerto Viejo 1.100 m, Puerto de San Martín (Pto. Santa Clara) 1.020 m, Puerto de Perales 910 m, Puerto Nuevo 950 m. La plej akra deklivo de tiuj montopasejoj estas en la suda flanko, ĉar la averaĝa alteco de la norda flanko estas pli alta, ĉirkaŭ 800 m, kio faras ke la descendo al nordo estas pli milda.

Hidrografio

La plej elstarindaj riveroj estas la jenaj:

  • En la norda flanko (baseno de la rivero Doŭro) la rivero Águeda. La rojoj kiuj fluas norden estas alfluantoj de la rivero Águeda.
  • En la suda flanko (baseno de la rivero Taĵo) estas la rivero Erjas kaj la rojoj alfluantoj de la Rivero Alagón, inter kiuj elstaras la rivero Árrago.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.