Sierra San Pedro Mártir | |||
---|---|---|---|
Picacho del Diablo | |||
montara sistemo | |||
supermara alteco |
3 096 m | ||
Geografia situo | 31° 0′ N, 115° 33′ U (mapo)31.000277777778-115.55732Koordinatoj: 31° 0′ N, 115° 33′ U (mapo) | ||
| |||
Sierra de San Pedro Mártir (Montaro de Sankta Petro Martiro) estas montara sistemo kaj unu el la teritorioj el Kalifornia Duoninsulo, Meksiko. Je 3,096 m la plej alta punkto estas la Cerro de la Encantada, konata ankaŭ kiel Picacho la Providencia aŭ Picacho del Diablo. Ĝi estas la plej alta pinto de la subŝtato de Malsupra Kalifornio, same kiel de la tuta koncerna duoninsulo.
La teritorio estas parto de la basena divido kiu limigas la okcidentan kaj orientan basenojn de la duoninsulo.
Oni starigis Nacian Parkon Sierra de San Pedro Mártir per prezidenta dekreto en 1974, protektante areon de 650. Ĝi estis la unua el du naciaj parkoj de Kalifornia Duoninsulo. La alia estas la Nacia Parko Constitución de 1857, en la montoj de la Sierra de Juárez norde.
La Nacia Astronomia Observatorio situas je alto de 2830 m kaj estis konstruita en 1975, kaj havas kelkajn grandajn teleskopojn, el kiuj la plej granda estas 2.1 m longa. La observatorio profitas altan situon, kutimajn klarajn ĉielojn, malaltan relativan humidecon, malaltan atmosferan poluadon, malaltan lumpoluadon kaj malatajn nivelojn de radiointerferencoj.
Pri flaŭro hegemonias ĉaparalo kaj dezertaj arbustaroj kun arbaroj miksitaj de pino kaj kverko.
Pri faŭno gravas reenmeto de la Kalifornia kondoro, post kiam ili estis vidataj nature lastan fojon en 1937.
Eksteraj ligiloj
- Parque Nacional Sierra de San Pedro Mártir, oficiala retejo (hispane) Arkivigite je 2008-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Nacia Observatorio, retejo (hispane) Arkivigite je 2008-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Rancho Meling, centjara tradicio (hispane)