Sidneja Paco-Premio | ||
pacpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | City of Sydney | |
Lando | Aŭstralio | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Sidneja Paco-Premio (angle Sydney Peace Prize) estas aŭstralia pacpremio aljuĝita ĉiujare fare de la Sidneja Paca Fondaĵo (Sydney Peace Foundation), ne profitcela organizaĵo asociita kun la Universitato de Sydney. [1].
La premio antaŭenigas pacon kun justeco kaj la praktiko de senperforto. Ĝi celas instigi publikan intereson kaj diskuton pri aferoj de paco, socia justeco, homaj rajtoj kaj ne-perforta konfliktsolvado [2]. La premiitoj estas elektitaj de ĵurio de sep homoj el pluraj kampoj. La premio estis aljuĝita por la unua fojo en 1998 La Sidneja Paco-Premio estas la ununura pacpremio de Aŭstralio.
Ora medalo por Paco kun Justeco
La fondaĵo ankaŭ fojfoje premias specialan oran medalon por gravaj kontribuoj al paco kaj justeco. Gajnintoj de la ora medalo inkluzivas sud-afrikan ŝtatiston Nelson Mandela, la 14a Dalai-lamao Tenzin Gyatso, japana budhisma gvidanto Daisaku Ikeda, WikiLeaks eldonisto Julian Assange, kostarika diplomato Christiana Figueres kaj aŭstralia muzikgrupo Midnight Oil [3].
Premiitoj
- 1998 – Profesoro Muhammed Yunus, la fondinto de la Gramin-Banko kaj gajninto de la Nobel-premio pri paco.
- 1999 – Ĉefepiskopo emerita Desmond Tutu, gajninto de la Nobel-premio pri paco.
- 2000 – Xanana Gusmão, la poeto-artisto kaj Prezidanto de Orienta Timoro
- 2001 – Siro William Deane, la eksa Ĝenerala guberniestro de Aŭstralio
- 2002 – Mary Robinson, eksa Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj
- 2003 – d-ro. Hanan Ashrawi, palestina docento kaj homrajta kampanjanto
- 2004 – Arundhati Roy, barata romanisto kaj paca aktivulo
- 2005 – Olara Otunnu, Subsekretario Generala de UN por Infanoj kaj Armita Konflikto de Ugando
- 2006 – Irene Khan, Sekretario Generala de Amnestio Internacia
- 2007 – Hans Blix, prezidento de la UNa Komisiono de Armiloj de Amasa Detruo
- 2008 – Patrick Dodson, prezidento de la Fondaĵo Lingiari
- 2009 – John Pilger, aŭstralia ĵurnalisto kaj dokumentisto
- 2010 – Vandana Shiva, barata luktanto por socia justeco kaj ekologia aktivulo, eko-feministo kaj aŭtoro
- 2011 – Noam Chomsky, usona lingvistiko kaj aktivulo
- 2012 – Sekai Holland, zimbabva senatano
- 2013 – Cynthia Maung, mjanmaa doktoro
- 2014 – Julian Burnside, aŭstralia juristo, homrajta kaj porrifuĝinta aktivulo
- 2015 – Georgo Gittoes, aŭstralia artisto kiu kronikas konfliktojn ĉirkaŭ la mondo
- 2016 – Naomi Klein, kanada ĵurnalisto, aŭtoro kaj eminenta aktivulo por klimata justeco
- 2017 – Black Lives Matter (Nigrula Vivo Gravas), Internacia civilrajta aktivisma movado [4]
- 2018 – Joseph E. Stiglitz, usona ekonomikisto kaj docento
- 2019 – Tarana Burke kaj Tracey Spicer, usonaj fondintoj de la #Movado MeToo [5]
- 2020 – Midnight Oil, aŭstralia roka muzikgrupo[6]
- 2021–2022 – La Uluru Statement from the Heart (Uluru-a Komunikaĵo de la Koro)[7][8][9]
- 2023 – Nazanin Boniadi, brita aktorino kaj aktivulo[10]
Referencoj
- ↑ Home - Sydney Peace Foundation. Sydney Peace Foundation.
- ↑ Peace with Justice Links & Resources - Sydney Peace Foundation.
- ↑ "Midnight Oil win Sydney Peace Foundation's gold medal for human rights", The Guardian, 13 October 2020. (en-GB)
- ↑ "Black Lives Matter named as winner of 2017 Sydney Peace Prize", Sydney Peace Foundation, 23 May 2017.
- ↑ Martin, Lisa, "Tarana Burke and Tracey Spicer win Sydney Peace prize for #MeToo work", The Guardian, 30 April 2019. (en-GB)
- ↑ "Midnight Oil win Sydney Peace Foundation's gold medal for human rights", The Guardian, 13 October 2020. (en-GB)
- ↑ Uluru Statement from the Heart wins 2021 Sydney Peace Prize (en-AU) (2021-05-26). Arkivita el la originalo je 2021-05-30. Alirita 2021-06-01.
- ↑ . Uluru Statement from the Heart awarded 2021 Sydney peace prize (angle) (2021-05-26). Arkivita el la originalo je 2021-05-31. Alirita 2021-06-01.
- ↑ Uluru Statement from the Heart wins 21-22 Sydney Peace Prize (en-AU). Alirita 2022-11-11.
- ↑ . Actress Nazanin Boniadi on why China shouldn't be mediator in the Middle East (25 October 2023). Alirita 28 October 2023.