Siculeni | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Madéfalva (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 26′ N, 25° 45′ O (mapo)46.43611111111125.7575Koordinatoj: 46° 26′ N, 25° 45′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 676 m | ||
Poŝtkodo | 537295 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2 840 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 2 726 (en 2011) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 85626 | ||
Siculeni [sikulenj], jen rumane, hungare Madéfalva [madefalva][1][2], estas komunumo en Rumanio ĉe la orienta piedo de Montaro Harghita sur la maldekstra bordo de la Olt norde de Miercurea Ciuc.
Ĝis 2004 al la komunumo apartenis administre la vilaĝoj Racu, Ciceu, Ciaracio kaj Satu Nou (nun Gârcia)
Loĝantaro
En 1910 oni nombris 1 mil 908, en 1992 2 mil 811 loĝantojn (94 % da hungaroj). Siculeni estas fervoja nodo. La fervojlinio, kiu kunligas la Sikullandon kun Moldavio, estis konstruita en 1897.
Historio
Ĝia unua skriba menciaĵo estas el 1567. En 1764 okazis la Siculicidium, masakro de plurcent sikuloj aŭ sekeloj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Siculeni apartenis al la reĝlando Hungario (al la historia reĝa departemento Csík). Dum somero 1907 Béla Bartók kolektis popolmuzikon en la komunumo.
Renomaj personoj
- István Csíkmadéfalvi Szentandrási, István Csíki ) (1571–1630): katolika episkopo en Veszprém[3].
- Simon Fuchs (24-a de oktobro 1907 – Târgu Mureș, 24-a de julio 1972): historiisto.
- Béla György (7-a de septembro 1956 – Budapeŝto, 26-a de aprilo 2013): bibliotekisto, historiisto.
- Ágoston Olti (n. 1980): historiisto.
- Antal Regináld Szentes (1747-1806): franciskano, instruisto, dramverkisto.
- Zoltán Mezei (8-a de marto 1927 – Cluj-Napoca, 16-a de aprilo 2000): pedagogo, biologo, universitata adjunkto.
- László Péter (n. 18-a de majo 1955): ĵurnalisto.
- Gábor Szentes (n. 26-a de marto 1950): lignoskulptisto, lokhistoriisto, genealogo
- József Tamás (n. 12-a de novembro 1944): rom-katolika episkopo.
Notoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
- ↑ oszk.hu
Bibliografio
- István Balló: A madéfalvi veszedelem (1906, represita 2914).
- Szentes Gábor-Szentes Szidónia: Madéfalva hagyatéka. (hungare), Kalauz Kiadó, Kolozsvár, 2005.
Eksteraj ligiloj
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
|