Sic (Cluj) [sik] (hungare: Szék se:k) estas vilaĝo en Rumanio sude de Gherla.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 717 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 3 189 (rumanoj, 95% hungaroj).
Historio
La unua mencio skribe estas en 1291 pri Sic. De 1332 ĝi estis ekleziejo kaj hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940-1944 ĝi apartenis al Hungario, al la departemento Szolnok-Doboka. Ĝi estas la plej grava etnografia centro de la Mezőség.
Eventoj
- 24-a de aŭgusto estas funebra tago de la vilaĝo, ĉar en 1717 la tataroj forportis 600 vilaĝanojn.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Ĝemelkomunumo
Renomaj personoj
- György Aranka (15-a de septembro 1737 - Marosvásárhely, 11-a de marto 1817) fondinto de la Transilvania Hungara Lingvokultivada Asocio, verkisto, poeto, framasono.
- István Csorba agrikultura fakulo.
- János Csorba (*1-a de februaro 1925): aŭtobiografiverkisto.
- Klára Győri (1899-1975): deklamistino de popolfabeloj, membiografiistino.
- Sári Ballok (1936): popolpoeto.
- Rozália Szász Juhosné (n. 1958): verkistino, poetino, televidredaktorino
- János Juhos-Kiss (12-a de januaro 1959) poeto
- Rózsi Kocsis (1932 - Budapeŝto, 1999) memuaristino
- József Köpeczi Sebestyén: blazonisto, pentristo.
- János Széki Soós (*1960), verkisto, poeto loĝanta en Budapeŝto.
Bibliografio
- Ezen vöfi Könyv a Karsai Mihályé. Vőfélykönyv Székből. 2003.
Eksteraj ligiloj
- Transilvania turizmo Arkivigite je 2006-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.