Shkodran Mustafi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1992 (31-jaraĝa) en Bad Hersfeld |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Shkodran Mustafi estas germana futbalisto de albania familia deveno. Li naskiĝis la 17-an de aprilo 1992 en Bad Hersfeld, do nun estas 31-jara. Ekde junio 2014 li estas membro de la germana nacia teamo de futbalo, lastmomente anstataŭigante la vunditan futbaliston Marco Reus. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014, kun la teamo gajnis la pokalon, kaj ankaŭ partoprenis la matĉojn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016.
Antaŭ la aktivado en la vira nacia teamo li laŭ sia tiutempa aĝo ekde la jaro 2007 jam membris en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-17-, sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Shkodran Mustafi – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.