Shakhriyar Mamedyarov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1985 (38-jaraĝa) en Sumgait, Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko, Sovetunio |
Ŝtataneco | Azerbajĝano |
Alma mater | Q114838689 |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Turkan Mamedyarova • Zeinab Mamedyarova |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto |
TTT | |
Retejo | http://mamedyarov.com/ |
Shahriyar Hamid-oglu MAMMADYAROV (azerbajĝane Şəhriyar Həmid-oğlu Məmmədyarov naskiĝis la 12-an de aprilo 1985 ) estas azerbajĝana ŝaka grandmajstro. Li estas rangigita #1 inter la ludantoj el Azerbajĝano kaj #3 sur la FIDE rangolisto en decembro 2017.
Mamedyarov konkuris en la Kandidataj Turniroj de 2011, 2014 kaj 2018 (en kiu li finis en la dua posicio). Li gajnis dufoje la Mondan Junior-Ĉampionecon kaj la Mondan Rapidan Ĉampionecon de 2013.[1]
Ormedalisto ĉe la Ŝakolimpiko 2012 sur la tria tabulo, li estas trifoja Europa Teama Ĉampiono (2009, 2013, 2017) en la teamo de sia lando. Li ankaŭ estas dufoja gajninto de la turniroj Tal Memorial (2010 kaj 2014), Shamkir Chess (2016 kaj 2017) kaj Biel Ŝakfestivalo 2018.
Li ludis en la teamo de Azerbajĝano dum la ŝakolimpikoj de Istanbulo 2000, Bled 2002, Calvià 2004, Dresdeno 2008, Ĥanti-Mansijsko 2010, Istanbulo 2012, Tromso 2014, Bakuo 2016 kaj Batumi 2018.
Referencoj
- ↑ Doggers, Peter. Mamedyarov is the new World Rapid Champion (angle). ChessVibes. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2020-06-03.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (angle)
- Shakhriyar Mamedyarov profilo kaj Elo-nombro ĉe la FIDE
- shahriyar.mammadyarov Shakhriyar Mamedyarov ĉe Facebook
- Shakhriyar Mamedyarov ĉe Instagram
|