Sesdek ok
AŭtoroSten Johansson
Eldonjaro2021
UrboNovjorko
EldonintoMondial

Sesdek ok estas romano, verkita de la sveda verkisto Sten Johansson kaj eldonita de Mondial en Novjorko en 2021.

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta la francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio. Li intermiksas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas por ilustri diversajn politikajn movadojn kaj individuajn konvinkiĝojn.

La jaro 1968 estis grava okazo, kiam populariĝis novaj ideoj kontraŭaj al tiuj de la “reganta klaso”. La ĉefrolulo de la romano estas esperantisto, sed ĝia plej interesa aspekto estas la priskribo de la etoso de tiu jaro sesdek ok.

La premio Laŭro de la Akademio por 2022 estis aljuĝita al la verkisto por tiu ĉi verko. [1]

Recenzoj

Referencoj

  1. uea.facila Premio por libro de Sten Johansson la 31-an de decembro 2022.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.