- "Sesdek" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 60.
Sesdek (60) estas la natura nombro kiu sekvas 59 kaj antaŭas 61.
La nombro 60 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo : 111100
- en okuma sistemo : 74
- en deksesuma sistemo : 3C
- en romiaj ciferoj : ⅬⅩ
- en ĉinaj ciferoj : 六十
En matematiko
- 60 ne estas primo. 60 = 5·3·2·2
- Ĉiu angulo de egallatera triangulo estas 60°.
- La babilona numera sistemo estis la sesdekuma sistemo.
Pri la nombro 60
La atomnumero de Neodimo.
La nombro de la franca departemento Oise.
Sesdek estas la nombro da sekundoj en 1 minuto kaj la nombro da minutoj en 1 horo. En geometrio, 60 estas la nombro da sekundoj en 1 minuto kaj la nombro da minutoj en 1 grado.
La datreveno de sesdek jaroj kune en la geedza stato estas nomata "diamanta jubileo".
En Germanio historie unu "Schock" (prononcu: ŝok) signifis 60 (pecoj da). Oni uzis tiun ĉi unuon precipe dum komercado; verŝajne estis oportune kalkuli per la konata kaj relative superrigardebla unuo dekduo kaj per la 5 fingroj de la mano.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.