Servo Paco kaj Justeco | ||
---|---|---|
volontula asocio | ||
Lando(j) | Argentino vd | |
Agareo | ||
Jura formo | volontula asocio | |
La Servo Paco kaj Justeco SERPAJ-Latinameriko estas komponita de Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo kaj Urugvajo.
La SERPAJ estas agnoskita kiel konsilia ento ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe la Unesco. En 1987 ĝi ricevis la Premion UNESCO de Edukado por Paco. Ĝi apartenas al la Internacia Ligo por la Rajtoj kaj la Liberigo de la Popoloj.
La Servo Paco kaj Justeco (SERPAJ) estas movado de Latinameriko por la defendo de la homaj rajtoj organizita kaj fondita laŭ vidpuntko malferma al ĉiuj kulturoj, mondorigardoj kaj etikoj en la procezoj de liberigo kaj disvolvigo homaj. Ties ĉefa engaĝiĝo estas la luktado por la respekto al la vivo kiel supra valoro kaj la konstruo de la paco kiel frukto de la justeco. Ĝi proponas kiel rimedo la praktikon de la Aktiva Neperforto, kontraŭ la socia indiferento, la religa konsentismo kaj la politika akceptismo, sed same, kiel vivostilo kaj luktometodo uzanta la unuigon kaj la organisadon de la necesuloj kiel forto.
La Servo Paco kaj Justeco en Latinameriko estis oficiale fondita en 1974 en Medellín, Kolombio, kaj la argentina Adolfo Pérez Esquivel, nome Nobel-premio pri paco en 1980 akceptis la respondecon pri la ĝenerala kunordigado.
Ĉefaj temoj
• Senmilitistigo kaj konstruado de Alternativa Povo • Edukado por Paco • Defendo kaj Helpo al la Homaj Rajtoj. • Mezamerike pri Komercaj Traktatoj kaj Militplanoj (ALCA/ TLC/ PPP/ Plano KolombiO)
Kontinentaj kampanjoj
• Kampanjo por paco kaj Ne al Milito. • Kampanjo por Kontinenta Senmilitistigo. • Kampanjo kontraŭ ALCAI TLC/ PPP. • Kampanjo por la Malpago de la Ekstera Ŝuldo.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo de SERPAJ-Latinameriko Arkivigite je 2012-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala retejo de SERPAJ-Argentino Arkivigite je 2009-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala retejo de SERPAJ-Ekvadoro Arkivigite je 2009-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala retejo de SERPAJ-Urugvajo Arkivigite je 2014-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala blogo de SERPAJ-Brazilo
- oficiala retejo de SERPAJ-Ĉilio
- oficiala blogo de SERPAJ-Kostariko