Servo ekonomie estas nemateria aĵo, kies produkto kaj konsumo estas samtempaj.
Tiasence, harfrizisto, advokato, hospitalo, restoracio, transportado aŭ banko ne produktas aĵojn, sed servojn. Same faras perantoj, komercistoj, negocistoj, makleristoj ktp.
En ĝenerala senco la vorto povas signifi:
- Tasko plenumita por iu, sub kies dispono oni estas
- Tasko kompleze plenumita por ies profito
- Utileco por io
Kategorioj
Oni distingas kutime komercajn, nekomercajn servojn, alpersonajn, alentreprenajn kaj aladministraciajn servojn.
Inter servoj por entreprenoj kaj administracioj distingeblas:
- financaj servoj,
- asekuroj,
- informadikaj servoj,
- telekomunikaj servoj,
- transportoj,
- loĝistiko,
ktp.
Graveco de tiu ekonomia sektoro
En la plej evoluiĝintaj landoj, kiuj atingis postindustrian ekonomion, servoj reprezentas 70 % de la riĉaĵoj produktitaj (MEP) kaj iĝis la precipa motoro de ekonomia kresko.
Servoj estigas grandan parton de la nemateria kapitalo de entreprenoj kaj de publika kaj privata esplorado.
Vidu ankaŭ
- Engaĝiĝo
- Servo per Amikeco
- Borel, Jean 1910/1922 : Komerca Korespondo, Möller & Borel, Berlino, 48 paĝoj
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri servo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter aliaj [1] :
|
|
|
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-17.