La Serranía Alta.

La Serranía Alta (Alta Montaro) estas unu el la kvin komarkoj laŭ kiuj la "Diputación Provincial" (provinca municiparo) de la provinco Kvenko dividas ĝin, ene de la regiono "aŭtonoma komunumo" Kastilio-Manĉo, Hispanio.[1] Ĝi troviĝas nordoriente de tiu provinco, formante kun la Serranía Media-Campichuelo y Serranía Baja la komarkaron Serranía de Cuenca, kiu siavice troviĝas kadre de la montaro Iberia Sistemo.

Ĝi estas la kvenka komarko pli malgranda laŭ areo kaj loĝantaro. Kun totalo de 2,535 loĝantoj kaj denseco de nur 2,30 loĝ/km² ĝi estas unu el la teritorioj plej senhomaj de Hispanio.

Municipoj

Ĝi estas komponita de 19 municipoj, el kiuj preskaŭ 70% havas malpli ol 100 loĝantoj kaj neniu el ili havas pli ol 500 loĝantoj, kio faras ke ĝi estas unu el la plej senhomaj kaj senstrukturaj komarkoj de Hispanio. Krom ties malgranda loĝantaro la municipaj teritorioj estas mez-grandaj, kio faras ke ĝi estas teritorio kin denseco tre malalta, nome demografie preskaŭ dezerta.

MunicipoLoĝantaroAreoDensecoSubmunicipoj
Cañizares48876,346,39Huerta de Marojales kaj Puente de Vadillos
Beteta281115,352,44
Las Majadas27787,253,17
Tragacete26761,394,35
Huerta del Marquesado21135,695,91
Vega del Codorno15132,544,64La Cueva, Los Eustaquios, Los Perales kaj El Perchel
Huélamo10578,841,33
Valdemeca9169,801,30
Lagunaseca8034,772,30
Carrascosa8071,471,12Herrería de Santa Cristina
Masegosa7833,162,35
Fuertescusa7464,721,14
Zafrilla67106,190,63
Poyatos6344,281,42
Santa María del Val6146,311,32
El Pozuelo5741,261,38
Laguna del Marquesado4337,911,13
Cueva del Hierro3228,201,13
Valsalobre2938,080,76
TOTALO2.53511042,29

Referencoj

  1. «Instituto Nacional de Estadística (INE)». Arkivita el la originalo en la 12a de novembro 2015. Konsultita la 15a de Oktobro 2017
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.