Sergio Romero | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sergio Germán Romero |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1987 (37-jaraĝa) en Bernardo de Irigoyen |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Familio | |
Edz(in)o | Eliana Guercio |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Sergio Romero estas argentina futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la 22-an de februaro 1987 en Bernardo de Irigoyen, provinco Misiones, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la itala klubo Sampdoria Genova - antaŭe li kvar jarojn aktivis en la nederlanda klubo Alkmaar Zaanstreek. Krome ekde la jaro 2009 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "1".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion pri li – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.