Sergej Ivanoviĉ Beljavskij | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Sergej Ivanoviĉ Beljavskij |
Dato de naskiĝo | 7-a de decembro 1883 |
Naskiĝloko | Sankt-Peterburgo |
Dato de morto | 13-a de oktobro 1953 |
Mortoloko | Leningrado |
Aĝo je morto | 69 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Rusio |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Ordeno de la Honora Insigno [+] |
Portalo pri Homoj | |
Sergej Ivanoviĉ Beljavskij (Сергей Иванович Белявский ; naskiĝis la 7-an de decembro 1883 en Sankt-Peterburgo, mortis la 13-an de oktobro 1953 en Leningrado) estis rusa astronomo Li naskiĝis la 25-an de novembro 1883 laŭ la julia kalendaro tiam uzata en Rusio.
Li estis ano de la Rusia Akademio de Sciencoj. Li laboris en astrometrio kaj astrofotometrio kaj studis la variantajn stelojn en la Simeiza observatorio (Krimeo).
Li makovris aŭ kunmalkovris tridek-ses asteroidojn, kaj la nudokule videblan kometon C/1911 S3 (Beljavskij), nomita ankaŭ Kometo 1911 IV kaj Kometo 1911g.
Inter 1937 kaj 1944, li estis la sepa direktoro de la Observatorio Pulkovo, posteulo de Boris Gerasimoviĉ.
Unu el liaj malkovraĵoj reicevis lian nomon: la asteroido 1074 Beljawskya.
Vidu ankaŭ
- Kategorio:Malkovrita de Sergej Beljavskij
Eksteraj ligiloj
- ruse Genealogio Arkivigite je 2004-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ruse Tombo de Sergej Ivanoviĉ Beljavskij (el la tombejo de la observatorio de Pulkovo Arkivigite je 2010-11-14 per la retarkivo Wayback Machine)