Serbokroatlingva Vikipedio
Retadreso sh.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo serbo-kroata
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 27-a de marto 2024
Artikolnombro 459 218
Profundeco 749.7
Paĝoj 4 652 190
Redaktoj 41 836 569
Uzantoj 208 961
Aktivaj uzantoj 179
Administrantoj 9
Dosieroj 10 229

La serbokroatlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la serbokroata lingvo. Sialingve ĝi havas la titolojn Wikipedija na srpskohrvatskom jeziku ("vikipedio en la serbokroata lingvo") kaj en inversa sinsekvo ankaŭ Wikipedija na hrvatskosrpskom jeziku ("vikipedio en la kroatserba lingvo"). Ankaŭ ekzistas apartaj lingvoprojektoj kroatlingva Vikipedio, serblingva Vikipedio kaj bosnalingva Vikipedio. Post unua fazo de ekzisto, la projekto estis fermita en 2005 pro malaktiveco, sed laŭ decido de la vikimedia estraro de decembro 2006[1] estis rekreita, praktike en aprilo 2007.

Ĝis julio 2014 ĝi atingis la nombron de pli ol 200 000 artikoloj, kaj tiutempe estis la dua plej granda vikipedia projekto el inter la lingvoj de eksa Jugoslavio (post la serba kaj antaŭ la kroata). La 27-an de marto 2024 ĝi enhavas 459 218 artikolojn.

Vidu ankaŭ

  • "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.