![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Seratulo tinktura, latine Serratura tinctoria L. estas plurjara florplanto el la familio Asteracoj.
Priskribo
Mezalta (30-90 cm), fajna, senhara kaj sendorna planto.
La tigo rigidas, iom angolecas kaj disbranĉiĝas.
La folioj, ĉu longaj kaj dentaj, ĉu profunde dividitaj, malgrandiĝas ekde la bazo ĝis la supro por fine fariĝi brakteoj. Nur la bazaj folioj havas petiolon kaj estas iom malglataj sube.
La cilindroformaj kaj longaj kapituloj atingas longecon de 1,5-2 cm kaj larĝecon de 4-10 mm. La involukron formas longaj kaj ovalaj brakteoj. La violruĝaj aǔ malvaj petaloj estas tubformaj (la langetformaj petaloj tipaj de la asteracoj forestas). Ĝi povas esti ĉu dioika nur ina, ĉu duseksa.
Vivmedio
Malsekaj herbejoj, lumaj arbaroj kun kalka grundo de Eǔropo.
Origino de la specia nomo
La planto estis antaǔe uzata por tinkturi teksaĵojn ĉar ĝiaj folioj entenas substancon por fabriki la flavan koloron.
Subspecioj
Seratulo tinktura havas plurajn subspeciojn interesajn, kiuj multe diversas de la baza specio koncerne la vivmedion. Tiel Serratula tinctoria subsp. monticola (Seratulo kun dikaj kapituloj) estas montara specio (>1 100 m alta), kiu kreskas en Centra Masivo kaj en Alpoj. Serratula tinctoria subsp. seoanei (Seratulo el Galicio) kreskas en ekstremokcidenta Eǔropo (en la nordo de Hispanio kaj en la sudokcidento de Francio.)
Farmaciaj uzoj
Oni uzas ĝian adstringan econ por limigi la sekreciojn de likvaĵoj. Plie ĝi kuracas la vundojn.