septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2020
En Ekaterinburgo (Rusio) forpasis fama porinfana rusa verkisto Vladislav Krapivin. Li havis 81 jarojn.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En la medicina gazeto The Lancet aperis artikolo pri la rusia vakcino Gam-COVID-Vac.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Prezidanto de Serbio Aleksandar Vučić kaj ĉefministro de Kosovo Avdullah Hoti subskribis kun perado de Usono interkonsenton pri normaligo de la ekonomiaj rilatoj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La hutia movado, batalanta en Jemeno kontraŭ koalicio gvidata de Saud-Arabio, raportis pri sukcesa atako kontraŭ saudarabia ĉefurbo Rijado.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Barejno kaj Israelo kun perado de Usono interkonsentis normaligi rilatojn.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Ministroj pri eksteraj rilatoj de Barato kaj Ĉinio subskribis deklaron, laŭ kiu iliaj trupoj devas fortiriĝi de disputataj terenoj en Himalajo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Malkovro de fosfino en la Venusa atmosfero indikas eblan vivon sur Venuso.
Usona prezidanto Donald Trump rakontis ke en 2017 oni proponis al li murdi prezidanton de Sirio Baŝar al-Asad, sed li rezignis je la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. En 2018 li publike neis tion.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Usono unuflanke decidis restarigi sankciojn kontraŭ Irano laŭ la Viena Akordo pri Irana Nuklea Industrio, kvankam ĝi eksiĝis el ĉi-tiu akordo en 2018. Malgraŭ ke ĉi-tiale ĉi-tiuj sankcioj ne havas internacian juran legitimecon, kaj ke multaj landoj malgloris ilin, Usono, per la eksterlandeco de sia juro, potencas minaci pri altegaj monpunoj ĉiujn firmaojn kiuj provus preterpasi tiujn sankciojn.
Usona prezidanto Donald Trump anoncis novajn sankciojn kontraŭ Kubo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Azerbajĝano komencis ofensivon kontraŭ Respubliko Montara Karabaĥo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La ĉina prezidento Ŝjio Ĝjinpingo anoncis engaĝiĝon de Ĉinio je la strebo atingi karbonan neŭtralecon en 2060.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.