septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2022:
- Raporto de UN aludas pri krimoj kontraŭ la homeco plenumitaj de Ĉinio en Ŝinĝango, kaj asertas "kredendaj" pruvojn pri torturado kaj seksaj perfortoj kontraŭ ujguroj. Ĉinio denuncis "farson".
- La Konservativa Partio de Britio voĉdonis ĉu Rishi Sunak aŭ Liz Truss fariĝu ĉefministro post Boris Johnson – venkis Liz Truss.
- Liz Truss iĝas Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, sukcedante Boris Johnson.
- Tertremo en Siĉuano, Ĉinio, okazigis 74 mortojn.
- Reĝino Elizabeto la 2-a mortis en la aĝo de 96 jaroj.
- La ukrainia armeo kontraŭofensive reprenis la strategian urbon Izjum.
- La svisa tenisisto Roger Federer anoncis sian emeritiĝon. Federer gajnis 20 Grandŝlemo-titolojn, kaj tenas la rekordon de ok Wimbledon-ĉampionecoj.
- La metalroka ensemblo Tristania, el la plej gravaj kaj pioniroj en la genro de gotika metalroko, anoncis sian finon post 26 jaroj de artado (La anonco [] en vizaĝlibro)
- Amasaj protestoj okazis en Irano post morto de virino arestita pro "maltaŭga vestado".
- Prezidanto de Rusio Vladimir Putin alparolis la nacion kaj anoncis partan armean mobilizadon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Koalicio de centro-dekstro venkis en ĝenerala balotado en Italio.
- En Irano 50 mortoj en protestoj pro la morto de virino arestita pro "maltaŭga vestado".
- Estis eksplodigitaj gasduktoj Norda Fluo kaj Norda Fluo — 2. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Kadre de la misio Double Asteroid Redirection Test, la kosmoŝipo DART frapis la surfacon de la malgranda asteroido Dimorphos, kiu orbitas la asteroidon 65803 Didimo. Tiu misio estas parto de la planeda defendoprogramo de la usona Kosmo-Agentejo kontraŭ apud-teraj objektoj.
- Uragano Ian ege damaĝis ĉefe la okcidenton de Kubo kaj interrompis la liveradon de elektro preskaŭ en la tuta lando.
- Militista puĉo en Burkino elpostenigis la militistan registaron kiu siavice puĉis antaŭ ok monatoj.
- Uragano Ian ege damaĝis en Florido kaj okazigis 100 mortojn.
- Vladimir Putin subskribis kontraktojn pri aligo al Rusio de sudorientaj provincoj de Ukrainio (Donecka, Ĥersona, Luhanska, Zaporiĵa). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.