septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2021:
- En Ateno mortis fama greka komponisto Mikis Theodorakis.
- Senprecedenca tropika ŝtormo Ida okazigis 58 mortojn en la orienta marbordo de Usono.
- Konfuzo en Gvineo, post puĉo de militistoj kiuj arestis la prezidenton Alpha Condé, meze de popola malkontento.
- Mortis Abdelaziz Bouteflika, kvar fojojn prezidanto de Alĝerio.
- Francio revokas siajn ambasadorojn al Aŭstralio kaj Usono post la subita nuligo de la submarŝipa kontrakto por la Aŭstralia Mararmeo.
- Erupcio de vulkano Cumbre Vieja en la insulo La Palma, Kanarioj, Hispanio, okazigis grandajn detruojn.
- En parlamenta elekto en Germanio, la plej multajn voĉojn, 25,7%, gajnis socialdemokratia SPD, duan lokon, 24,1%, la kristandemokratia CDU de kanceliero Angela Merkel, kiu ne plu kandidatas.
- La Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj verdiktis pri la nuligo de du komercaj traktatoj inter Eŭropa Unio kaj Maroko pri agrikultura kaj fiŝa komercoj laŭ peto de la Fronto Polisario, konsiderata de la eŭropa justico kiel legitima reprezentanto de okcidentsahara popolo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.