Septembraj Perseidoj | |
Radianto | |
---|---|
Konstelacio | Perseo |
Rektascensio | 03h 12m |
Deklinacio | -40° |
Ecoj | |
Aktiva dum | 5-a de septembro ĝis 21-a de septembro |
Maksimumo | 9-a de septembro |
Rapido | 64 km/s |
Zenita hora ofteco | 6 |
Listo de meteorfluoj | |
La Septembraj Perseidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 5-a de septembro ĝis la 21-a de septembro, kun maksimumo atingita je la 9-a de septembro. Ĝia radianto situas en la konstelacio de la Perseo, en regiono kiu proksimas la stelon Epsilon Persei. La Septembraj Perseidoj estas malpli aktivaj ol la famaj Perseidoj de aŭgusto, kun averaĝe 5-6 meteoroj ĉiuhore.
La Septembraj Perseidoj kaj la Delta Koĉeridoj jam estis konsiderataj kiel unu sama meteorfluo, sed serĉo konkludis ke ambaŭ estas apartaj.
Fonto
Ĉi tiu artikolo baziĝas sur la artikolo September-Perseiden en la germanlingva vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.