La sep gravegaj pekoj, ankaŭ konataj kiel la ĉefaj malvirtoj aŭ kardinalaj pekoj, estas grupo da malvirtoj de la kristiana religio. Kondutoj kaj kutimoj klasifikitas sub tia kategorio, ĉar ili permesas la aliajn malmoralecojn. Ne konfuzu ilin kun la mortaj pekoj, kiuj estas ankoraŭ pli gravaj.
Laŭ la kristana doktrino, ekzistas sep gravegaj pekoj :
- Pigro: mallaboremo.
- Orgojlo: tro granda memŝato.
- Glutemeco: avida manĝemo.
- Volupto: ĝuo laŭ siaj bazaj instinktoj, aparte per plezurdonaj seksrilatoj.
- Avareco: strebo konservi riĉaĵojn, maldeziro elspezi.
- Kolero: sento de forta aĝitiĝo, kaŭzata de ofendo aŭ malkontento.
- Envio: deziro havi tion, kion alia posedas.
La sep gravegaj pekoj kaj la sep sanktaj virtoj
- pigro ↔ ardo
- orgojlo ↔ humileco
- glutemeco ↔ modereco
- volupto ↔ asketismo
- avareco ↔ bonintenco
- kolero ↔ afableco
- envio ↔ karito
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.