Seoni
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 480661
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 5′ N, 79° 32′ O (mapo)22.0879.53Koordinatoj: 22° 5′ N, 79° 32′ O (mapo) [+]
Alto 611 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Seoni (Madja-Pradeŝo)
Seoni (Madja-Pradeŝo)
DEC
Seoni
Seoni
Situo de Seoni
Seoni (Barato)
Seoni (Barato)
DEC
Seoni
Seoni
Situo de Seoni

Map

Seoni, laŭ (hindie सिवनी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo originis de la vorto "Seona" (Gudina arborea), kiu estas specio de arbo ofte trovita en la areo.

Templo ĉe Seoni

Demografio

Seoni havis populacion de 102343 en 2011. La legopovo estis 90,5%, kiu estas tre signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio

Seoni situas en montaro 611 metrojn super la marnivelo. Ĝabalpur troviĝas 89, Ĉindvara 96, Gondija 109, Nagpur 155, subŝtata ĉefurbo Bopalo 262, Indaur 407, tutlanda ĉefurbo Delhio 743, Mumbajo 818, Kolkato 881 kilometrojn (aere) .

Kolegio en Seoni

Historio

Frua kupra surskribo estis trovita en la distrikto el la tria jarcento post Kristo. Ekde tiam la areo apartenis al pluraj regnoj. En la 16-a jarcento pluraj fortikaĵoj konstruiĝis en la distrikto. En 1774 Seoni iĝis reĝa sidejo. Inter 1818-1947 la britoj regis, dum en 1857 kontraŭbrita ribelo okazis. La distrikto estis formita en 1956 kun la sidejo Seoni.

Ekonomio

La distrikto estas agrikultura.

Lingvoj

En Seoni la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj

76% de la populacio estas hinduoj, krome muslimoj 21%, iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko

En Seoni kolegio funkcias (laŭ la foto).

Trafiko

Al Seoni kuras 6 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj. Ankaŭ estas trairanta fervoja linio. La plej proksima flughaveno funkcias en Nagpur.

Klimato

Jare pluvas po 1202 mm en Seoni. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musonoj inter junio kaj septembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C.

Vidindaĵoj

  • pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
  • proksime nacia parko pri tigroj
  • proksime fortikaĵoj
  • vizitcentro memore al Rudyard Kipling, ĉar li metis la romanan historien en tiun areon, kvankam la areo ne estas fakta pluvarbaro

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.