Senvoĉa palatala frikativo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ç | |||||||||
Priskribo de la signo de la IFA | Latina minusklo c kun subhoko | ||||||||
IPA-numero | 138 | ||||||||
Kodoj | |||||||||
HTML, dekume | ç | ||||||||
Unikodo, deksesume | U+00E7 | ||||||||
X-SAMPA | C | ||||||||
Kirshenbaum | C | ||||||||
Brajlo de IFA | |||||||||
Sono | |||||||||
| |||||||||
La palata frotsono senvoĉa estas senvoĉa konsonanto uzata en kelkaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ç]; en SAMPA, C.
Priskribo
- Ĝia artikulacio estas frota.
- Ĝiaj artikulaciaj organoj estas langodorso kaj la malmola palato, ĝi estas palata.
- Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
- Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
- Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
- Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
Uzado
- La germana lingvo posedas la parolsonon [ç], nomatan germane ich-Laut (ĉar, interalie, aperantan kiel ch en ich [iç], t.e. mi). Kvankam ĝi sonas alie ol la vela frotsono senvoĉa [x], tamen fonologie ĝi estas alofono de /x/, tiom pli, ke iuj dialektoj (ekz-e la svisgermana, jido) ankaŭ en la koncernaj dialektoj retenas la ĉefformon [x].
- La japana lingvo havas [ç] estkiel alofonon de /h/ en la silabo ひ aŭ ヒ (transskribata per hi).
En la norma Esperanto [ç] ne ekzistas; tamen imitante sian hejmlingvan kutimon, multaj esperantistoj (precipe la germanaj kaj slavaj) uzas [ç] kiel molan alofonon de /x/ (t.e. /ĥ/) antaŭ /e/ kaj /i/; ekz-e en ĥemio [çe'mio], ĥimero [çi'mero] ktp (laŭnorme estu [xe'mio], [xi'mero]).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.