Sentinelbudo malantaŭ kanono en la Fortikaĵo San Miguel, Kampeĉo, Meksiko.

Sentinelbudo, aŭ gvatbudo, en militarkitekturo, konsistas en tureto kun embrazuroj aŭ pafofenestroj, ĝenerale situanta ĉe la plej elstara angulo de la bastiono de fortikaĵo, kiu utilas kaj funkcias kiel ŝirmejo kaj protektilo por la sentineloj kiuj gvatas ĉe la militejo.

Estis sentinelbudoj en la plej malnovaj fortikaĵos de Eŭropo dum la Mezepoko. Plej verŝajne la unuaj sentinelbudoj estis faritaj el ligno, kiaj la embrazuroj, kiuj estis provizore lokigitaj en tempo de milito.

En la aktualo ĉar tiu elemento de la militarkitekturo populariĝis en Karibio kaj eĉ estas simbolo de kelkaj lokoj kial ĉe Kubo aŭ Puertoriko, tiu termino estas uzata ankaŭ por la enirejoj ĉe landlimoj internaciaj, kiaj ĉe la Garita de San Ysidro inter Tijuana, Meksiko, kaj San Diego, Usono.

Gardista budo

Gardistobudo (ankaŭ gardobudo aŭ simple dirite Gardejo) estas budo, kutime unu kiu havas lokon por unu aŭ du homoj, kaj funkcias kiel ŝirmejo de la suno kaj pluvo por la persono staranta kiel gardisto ĉe la enirejo de aparta instalaĵo.

Tiu budoj povas esti konstruitaj el stanoligno, kaj de pli modernaj materialoj, kiel plasto, kaj pli stabilaj gardejoj estis ankaŭ konstruitaj. Gardistobudo estas ekipita per pordo kiu permesas eniron al ĝi, kaj fenestroj kiuj permesas observadon ĉirkaŭ la budo. Foje la budo ankaŭ enhavas ekipaĵon por la uzo de la gardisto, kiel ekzemple telefono, butonon por funkciigi elektran pordegon, varmdisvastigilon, kaj ĉe la enirejo al la parkumejo - kasregistrilon.

Bildo

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.