Sentinelanoj | |
---|---|
izolita homa grupo • Nekontaktitaj popoloj | |
indigenous peoples of Asia | |
Suma populacio | |
50 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
sentinela lingvo | |
Religio | |
| |
Sentinelanoj | |
indiĝenoj | |
Membroj de nespecifika Andamana tribo dum fiŝkaptado ĉ. 1870 | |
Lando | Barato |
---|---|
Asocia teritorio | Andamanoj-Nikobaroj |
Insulo | Nord-Sentinela Insulo |
Insularo | Andamanoj |
Golfo | Bengala Golfo |
Koordinatoj | 11° 33′ 00″ N 92° 15′ 00″ O / 11.55000 °N, 92.25000 °O (mapo) |
Indiĝena etno | 50 - 200 |
Horzono | BST (UTC+5:30) |
Lingvo | Sentinela lingvo |
Situo rilate al Barato kaj Bengala Golfo
| |
Situo enkadre de Andamanoj kaj Nikobaroj
| |
Aera foto de Nord-Sentinela Insulo
| |
Portalo pri Barato | |
La sentinelanoj loĝas en la Nord-Sentinela Insulo, kiu apartenas al la insulgrupo de la Andamanoj en la barata unioteritorio Andamanoj kaj Nikobaroj.
La indiĝena etno sentinelezoj apartenas al homtipo, kiun oni ofte nomas negrito. Ilia ekzakta nombro estas nekonata. Taksoj parolas pri 50 ĝis 400 homoj, sed tiuj nombroj ne havas konkretan statistikan bazon.
En la pasinteco plurfoje okazis provoj, daŭre kontakti la sentinelezojn, sed ili ne kondukis al permanenta sukceso. La anglo M.V.Portman en 1880 unuafoje albordiĝis sur la insulo, sed ties loĝantoj fuĝis en la ĝangalon. Li deportis kelkajn plenkreskulojn, sed ili post kelkaj tagoj malsaniĝis kaj mortis. Deportitajn infanojn oni retransportis kun donacoj. Poste oni plu nur ĉirkaŭveturis la insulon kaj filmis el la distanco, kiel ekzemple Heinrich Harrer kaj la hindo Singh Raghubir, kiu en 1975 produktis sensacian fotoserion. Oni provis antaŭ ĉio per donacoj, kiel ekzemple kokosnuksoj, konstrui komunikadon. Tiujn provojn oni ĉesis en 1997. Speciala malfacilaĵo konsistas en la interkompreniĝo, ĉar eĉ la plej proksime situantaj najbaraj etnoj, kiel ekzemple la ongeoj, kiuj povus servi kiel ligilo, ne plu posedas sufiĉe da komuna vortprovizo por interkompreniĝo. Hodiaŭ la sentinelezoj reagas al ĉiu provo ekkontakti ilin per salvo de verdire danĝeraj sagoj. Post la cunamo sekve de la submara tertremo la 26-an de decembro 2004 antaŭ Sumatro vehementa sagohajlo al helikoptero estis la unua vivosigno post la katastrofo.
La barata registaro alproprigis al si ekde malmultaj jaroj politikon, al neniu plu permesi ŝiri la sentinelezojn el ilia memelektita izoliteco.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Raghubir Singh:The Last Andaman islanders. National Geographic Magazine 148(1):32-37. 1975
- Raghubir Singh: Der Kampf ums Überleben. GEO Erstausgabe: S. 8-24.
Eksteraj ligiloj
- anglalingva artikolo pri la sentinelezoj Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine