Sankta Lucio[1] aŭ Sent-Lucio[2][3] - angle Saint Lucia - estas lando en la regiono Karibio de Centra Ameriko.
Lingvoj
Kvankam la oficiala lingvo estas la angla, la plimulto de la loĝantoj parolas kreolan variaĵon de franca lingvo.
Historio
Kenny Davis Antony (naskiĝis en 1951) estis ĉefministro inter 1997 ĝis 2006 kaj denove inter 2011 ĝis 2016.
Allen Chastanet iĝis ĉefministro la 7-an de junio 2016. Li estis antaǔe ministro pri Turismo kaj Civila aviado de 2006 ĝis 2011. Li estis opoziciestro de tiam.
Ekde julio 2021 la ĉefministro estas Philip J. Pierre.
Teritoria organizado
Politiko
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Sankta Lucio de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Sankta Lucio. Ekde 1953 la reĝino de Sankta Lucio estis Elizabeto la 2-a.
Ekonomio
La ŝtato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.stlucia vacation information
Gravuloj
Ekstera politiko
Sankta Lucio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
|
- Loko de Sankta Lucio
- Mapo de Sankta Lucio
- Granda kaj malgranda Piton montoj
- Toraille akvofalo – Julio 2016
- Granda Piton vidata de la Ladera Hotelo restoracio – Septembro 2007
- Malgranda Piton vidata de la Ladera Hotelo restoracio – Decembro 2004
- Soufrière golfeto – Februaro 2006
- Aera vidaĵo de la feriejo – Junio 2006
- Tipa vidaĵo en Canaries: domoj sur la montetoj, Junio 2006
- Sankta Lucio strando – Februaro 2006
- Vidaĵo de la Le Sport
feriejo – Marto 2006 - Vidaĵo de Soufrière
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ La landoj de l' tero Flandra Esperanto-Ligo
- ↑ Landoj kaj flagoj de la mondo Arkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine UEA
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-22. Alirita 2013-07-23.