Senpintigita kajtopluredro
Verticoj 4n
Lateroj 6n
Edroj 2 n-lateroj,
2n kvinlateroj
Geometria simetria grupo Duedra simetrio en tri dimensioj Dnd
Propraĵoj Konveksa
Duala Turnoplilongigita dupiramido

En geometrio, n-latera senpintigita kajtopluredro estas pluredro formita per preno de n-latera kajtopluredro kaj senpintigo de la apeksaj (polusaj aksaj) verticoj.

La verticoj ekzistas kiel 4 n-lateroj en kvar paralelaj ebenoj, kun alterna orientiĝo en la mezo kreanta la kvinlaterojn.

La kvinlatera senpintigita kajtopluredro estas la regula dekduedro, kiu estas la platona solido, kun 12 kongruaj kvinlateraj edroj kaj pli alta dekduedra simetrio.

Senpintigita kajtopluredro havas ĉiujn verticojn kun 3 edroj. Ĉi tio signifas ke la dualaj pluredroj, la aro de turnoplilongigitaj dupiramidoj, havas ĉiujn triangulajn edrojn.


BildoNomoEdrojDuala pluredro
Triangula senpintigita kajtopluredro6 kvinlateroj, 2 triangulojTurnoplilongigita triangula dupiramido
Kvadrata senpintigita kajtopluredro8 kvinlateroj, 2 kvadratojTurnoplilongigita kvadrata dupiramido
Kvinlatera senpintigita kajtopluredroregula dekduedro12 kvinlaterojDudekedro
Seslatera senpintigita kajtopluredro12 kvinlateroj, 2 seslaterojTurnoplilongigita seslatera dupiramido
...
n-latera senpintigita kajtopluredro2n kvinlateroj, 2 n-laterojn-latera turnoplilongigita dupiramido

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.