Senpintigita 120-ĉelo | |
Figuro de Schlegel kun kvaredraj ĉeloj montritaj | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Vertica figuro | Egallatera triangula piramido (malregula kvaredro) (3 senpintigitaj dekduedroj kaj unu kvaredro kuniĝas je ĉiu vertico). |
Bildo de vertico | Bildo de vertico |
Simbolo de Schläfli | t0,1{5,3,3} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 2400 |
Lateroj | 4800 |
Edroj | 2400 trianguloj 720 deklateroj |
Ĉeloj | 600 kvaredroj (3.3.3) 120 senpintigitaj dekduedroj (3.10.10) |
Geometria simetria grupo | H4, [3,3,5] |
Propraĵoj | Konveksa |
En geometrio, la senpintigita 120-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per tranĉo de verticoj de la regula 120-ĉelo.
La senpintigita 120-ĉelo havas 120 senpintigitajn dekduedrajn kaj 600 kvaredrajn ĉeloj. Ĝi havas 3120 edrojn: 2400 triangulojn kaj 720 deklaterojn. Ĝi havas 4800 laterojn de du specoj: 3600 estas komunigitaj de tri senpintigitaj dekduedroj kaj 1200 estas komunigitaj de du senpintigitaj dekduedroj kaj unu kvaredro. Ĉiu vertico havas 3 senpintigitaj dekduedroj kaj unu kvaredro ĉirkaŭ ĝi. La vertica figuro estas egallatera triangula piramido.
Bildoj
Reta hiperpluredro | Centra parto de rektlinia sfera projekcio centrita je senpintigita kvaredro |
Vidu ankaŭ
Referencoj
- Kalejdoskopoj: Elektitaj skriboj de H.S.M. Coxeter, redaktita de F. Arthur Sherk, Peter McMullen, Anthony C. Thompson, Asia Ivic Weiss, Wiley-Interscience Publication, 1995, ISBN 978-0-471-01003-6
- (Papero 22) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj I, [Math. Zeit. 46 (1940) 380-407, MR 2,10]
- (Papero 23) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj II, [Math. Zeit. 188 (1985) 559-591]
- (Papero 24) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj III, [Math. Zeit. 200 (1988) 3-45]
- John Horton Conway kaj Michael Guy: Kvar-dimensiaj arĥimedaj hiperpluredroj, Paperoj de la Kolokvo sur Konvekseco je Kopenhago, paĝo 38 kaj 39, 1965
- Norman Johnson: La teorio de uniformaj hiperpluredroj kaj kahelaroj, Ph.D. Disertaĵo, Universitato de Toronto, 1966
Eksteraj ligiloj
- Senpintigita 120-ĉelo (36) en konveksaj uniformaj plurĉeloj de George Olshevsky
- Senpintigita 120-ĉelo en arĥimedaj hiperpluredroj en R4 de Marco Möller
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.